Lastan decembron mi rezervis ĉambron en jaĥta klubo por la septembra evento. Kiam la pandemio detruis tiun planon, ni decidis fari ĝin per Zumo, dum nur tri horoj anstataŭ du tagoj.
Ĉi-jare, kiel kutime, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto estis bonega. Tamen, eĉ pli bona ol antaŭe. Dum la pasintaj 50 jaroj de NASK, ni neniam havis tiom da homoj.
La Nord-Amerika Somera Kursaro ĉe Raleigh kaj la Landa Kongreso ĉe Seatlo allogis grandajn kvantojn da partoprenantoj por realigi Esperantujon dum iom da tempo.
What can be done to promote multilingualism in the work of the United Nations? How would it make the UN more effective? These were questions raised at a recent symposium on multilingualism organized by the Study Group on Language and the UN.
La plej bona afero por mi estis sperti Esperantujon. Mi estis leginta pri la ideo de Esperantujo, sed neniam mi estis ĉirkaŭita per Esperanto kaj esperantistoj dum la tuta tago. Tio estis sperto neatendite riĉiga.
Lokaj Esperantaj kluboj aŭ asocioj ofte bezonas regulan agadon, kiu estas kaj amuza kaj instrua. Unu tia agado estas la diskuto de receptoj. Almenaŭ ni en la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso trovas ĝin tiel.
En Esperanto-Societo Kebekia kaj Kanada Esperanto-Asocio ni jam delonge pensis fari novajn informilojn pri Esperanto, kaj en la preparoj por la Monda Socia Forumo en Montrealo ĉi-jare ni fasonis tre belajn kalendaretojn kaj paĝ-indikilojn por reklami Esperanton kaj niajn asociojn.
Estis impone havi la faman Bertilo Wennergren kiel instruiston. Konata pro PMEG kaj ankaŭ pro muziko, li estas unu el la plej famaj homoj en la nuntempa Esperanta movado.
Antaŭ ol ni alvenis al NASK, ni ne sciis, ĉu ni tiom ĝuus paroli. Fakte, ni eĉ ne certis, ĉu ni povus paroli Esperanton. Ni studis la lingvon dum nur ses monatoj, kaj ni studis hejme, rete. Ni neniam parolis la lingvon kun veraj vivaj homoj.
La ĉeftemo de la kunmemorigo estis legado de la nomoj de tiuj, kiuj mortis en la Holokaŭsto antaŭ pli ol sepdek jaroj en Eŭropo. Subtemo de la ĉi-jara programo estis besa, aŭ albana gastamo.
Danke al NASK, mi kapablas paroli Esperanton sen hezitoj. Sed pli grave, mi estas vera esperantisto nun. Mi havas bonajn amikojn en Esperantujo, mi sonĝas Esperante kaj la internacia lingvo certe estos grava en mia estonteco.
La simpozio, ĉe United Nations Plaza, Novjorko, okazis sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la Laborgrupo pri Lingvoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Universitato de Hartford. Universala Esperanto-Asocio rolis kiel la gastiga organizaĵo, kun parta subvencio de Esperantic Studies Foundation.
Antaŭ ol mi translokiĝis al Usono en 2012, mi havis pri ĝi du stereotipajn supozojn: unue, ke usonanoj ĝenerale ne interesiĝas pri fremdaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Due, ke Usono estas tiel granda lando, ke esperantistoj tie ne ofte povas kuniĝi por kunvenoj.
Fama estontecologo (angle, futurist) diris al vaŝingtonaj esperantistoj ke ties mondlingvo havas unikan ŝancon fariĝi kerna parto de la estonteca mondo.
The second annual Zamenhof Symposium at the New York office of UEA attracted an enthusiastic audience of 90 people for a series of presentations about Zamenhof, Esperanto, and several new books.
Dek naŭ esperantistoj el Brita Kolumbio, Vaŝingtonio, Idaho, kaj Kalifornio ĝuis agrablan kunvenon en Anacortes kaj la Sanjuana Insularo kiam NOREK 2010 okazis tie.
Survoje al la piroteknikaĵoj, oni observis la internaciecon de nia aŭto – fenomenon, kiun nur Esperanto povas okazigi. Personoj el kvar kontinentoj, el ses landoj, el ses malsamaj naciaj lingvoj, pere de Esperanto gaje parolis kaj facile komprenis unu la alian.
While wandering through the Smithsonian Museum, Garrison Keillor was approached by two visitors celebrating the 100th anniversary of Zamenhof’s visit to Washington.
La 4-an de Oktobro ĉe Community Church en Novjorko mi ricevis spacon ekspozicii somerajn fotojn de la Universala Kongreso en Bjalistoko, KEF en Danujo kaj Svedujo kaj vojaĝo al Meksiko por renkontiĝo de UNO.
La urbeto de Sidney sur la insulo Viktorio bonvenigis ĉirkaŭ 20 Esperanto-parolantojn el Brita Kolombio, Kalgario kaj la ŝtato Vaŝingtonio kaŭze de NOREK (Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco).
The newly formed international group Unitarian Universalist
Esperanto Network has just been accepted as an
associate member of the International Council of Unitarians
and Universalists.
La 7-an de Marto, 2009: estis bela tago ĉe la balkono. La
milda brizo karesis nin kaj la birdoj kantis. La geamikoj
sidis en cirklo kaj legis laŭte unu al la alia el la ĉarma
libro La Eta Princo.
Pasintjare la Centra Oficejo translokiĝis al Emeryville, Kalifornio, kie
E-USA nun sub-luas oficejon en konstruaĵo luita de alia firmao. Pro la
lastatempa ekonomia krizo, la firmao devos translokiĝi al alia urbo en Majo,
kaj bedaŭrinde la nova luigonto ne volas sub-lui spacon al malgranda
organizaĵo kiel E-USA.
Ni kodiakanoj povus utile uzi la mondan lingvon kiel facilan ponton inter la angla, la filipina, la hispana – kaj tiu volapukaĵo, kiun tajpas la junuloj per siaj poŝtelefonoj.
Novjorkaj esperantistoj havis plur-jaran tradicion ekspozicii ĉe la centra librofoiro en la urbocentro. Nijl Blonstein decidis renovigi la tradicion en apuda Brooklyn.
Ĉe la ĉi-jara Ĝenerala Asembleo de Unitaria-Universalismanoj en Fort Lauderdale, Florido, ses esperantistoj alvenis por ekspozicii tuttage pri Esperanto.
Ĉe jarkunveno de AAAS, sciencistoj kunvenis por diskuti la malegalaĵojn, kiuj rezultas de la kristaliĝo de la angla kiel la plej grava lingvo de scienco.