Presita el Usona Esperantisto № 2016:6

Zamenhofa festo en Fort Worth

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-22
[figure]
Dorothy, Dylan, Noah, Hope, Rhanda, Jarlo, Elizabeto, Filipo, Susan, Fred, Karolino, Steĉo, Timoteo, kaj Ron. (Ne en la foto: Alex kaj Jennifer.)

Fort Worth, Teksaso – La 10-an de Decembro, 16 homoj kunvenis ĉe la domo de Filipo kaj Elizabeto Dorcas por festi Zamenhoftagon.

Alex venis de Hjustono; kaj Timoteo venis de Oklahomurbo, Oklahomo. Ĉiuj kunportis diversajn manĝaĵojn por dividi kun aliaj.

La ĉefa temo de la festo estis amikeco, kaj estis multe da konversacio inter la partoprenantoj. Ni kunvenis je la kvara ptm, kaj ni komencis manĝi je la sesa. Filipo estris la preĝadon, menciante la esperojn de la esperantistaro kaj la fakton, ke la deka de Decembro estas ankaŭ la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. Estis interese ke la satiga manĝaĵaro estis vegana pro tio, ke kelkaj el la ĉeestantoj manĝas nek viandon nek glutenon.

La dekoracio de la Dorcas-hejmo estis bele Esperanta. Estis verdaj tablotukoj kun malgrandaj Esperantaj flagoj. Ili ankaŭ havis speciale bakitan sen-glutenan kukon kun Esperanto-flago supre kaj biskvitaj figuretoj de diverslandaj infanoj ĉirkaŭe. [Vidu foton sur la kovrilo. –Red.]

Timoteo parolis pri siaj esperoj pri Esperanto, por Oklahomurbo, kaj por Oklahomo. Ni ĉiuj esperas, ke Esperanto fortiĝu en Oklahomurbo kaj en la regionaj urboj en la ŝtato. Teksasanoj certe volas helpi. Alekso venis de Hjustono, Teksaso. Li diris, ke estas aliaj esperantistoj en la regiono sed ili ne kutimas kunveni. Tio estas pripensinda problemo en urboj kun tiel grandaj areoj kiel Hjustono.

Ni finis la eventon kun kantado kaj pli da diskutado. Rhanda ludis la pianon dum ni kantis. Nature la fina kanto estis la Esperanta Himno.