Pri UE

Kolofono

Usona Esperantisto estas la dumonata bulteno de Esperanto-USA. Ni bonvenigas kontribuojn kaj en Esperanto kaj en la angla lingvo. Artikoloj estu proksimume 500–1500 vortojn longaj. Prefere sendu materialojn retpoŝte kun viaj nomo, adreso kaj memfoto. Kun aliaj fotoj bonvolu sendi informon pri datoj, lokoj, kaj nomoj de la foti(n)toj. Ni resendos poŝte ricevitajn materialojn se vi aldonas mem-adresitan, afrankitan koverton.

Opinioj esprimitaj en Usona Esperantisto apartenas al la individuaj aŭtoroj, kaj ne nepre prezentas vidpunktojn de la redaktoro aŭ Esperanto-USA.

Materialoj aperintaj en Usona Esperantisto estas libere haveblaj kaj redisdoneblaj laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0. Ni tamen petas, ke legantoj atendu du monatojn antaŭ ol reeldoni la plej freŝajn artikolojn.

Kontribuontoj bv. legi la kalendaron de limdatoj kaj redakciajn konvenciojn en nia TTT-paĝaro.. Sendante materialon al la redakcio, oni donas al Esperanto-USA neekskluzivan permeson redakti kaj aperigi la materialon en la bulteno kaj en aliaj eldonaĵoj. Aŭtoroj tamen retenas kopirajton kaj tial rajtas reuzi, reeldoni, aŭ vendi siajn originalajn, neredaktitajn verkojn laŭplaĉe, sen bezono atribui ilin al Usona Esperantisto.

Redakcia teamo: Alena Adler kaj Logan Hall.

Sendu kontribuaĵojn al bulteno@esperanto-usa.org, aŭ al:

[Baldaŭ venos poŝtadreso]