Helpi nin provlegi skanitajn artikolojn

Bitigi paperajn dokumentojn estas teda procezo. Unue ni uzas skanilon por krei bild-dosierojn (PDF), kaj poste ni uzas optikan signorekon-programon (OCR) por trakti la PDF-dosierojn kaj krei tekst-dosierojn. La OCR-programo estas tre kapabla, tamen ĝi faras multajn erarojn. Do ni ankoraŭ bezonas homojn por zorge kontroli kaj rearanĝi tekstojn. La Redaktoro jam faradas tiun laboron, sed la arĥivoj estas multe tro vastaj por nur unuhoma laboro.

Kiel vi povas helpi

  1. Almenaŭ supraĵe legu nian mallongan enkondukon al Markdown (tre simpla marklingvo) por iom ekkoni ĝin.

  2. Esploru la arĥivon por trovi interesan artikolon (en PDF-formo), kiu ankoraŭ ne aperas en aparta HTML-artikolo.

  3. Elŝutu la aŭtomate kreitan tekston por tiu PDF-dosiero: serĉu ligilon nomitan “komputile rekonita teksto”.

  4. Kopiu la koncernan parton de la teksto en tekstredaktilon (ekz. Wordpad en Windows aŭ TextEdit en macOS). Zorge tralegu ĝin, samtempe kontrolante la PDF-originalon. Korektu skanerarojn kaj (se eble) marku ĝin per Markdown. Tamen ne zorgu pri eraroj en la originala teksto: simple lasu ilin senŝanĝaj.

  5. Sendu la rezultan tekston al bulteno at esperanto-usa dot org. Metu la tekston en la mesaĝon mem, aŭ aldonu ĝin kiel alkroĉaĵon. (Ne forgesu menci, en kiu numero ĝi aperis!)

  6. Ĝuu la gloron, kiun vi meritas pro via helpo konservi nian historion! Por ricevi sciigon, kiam via artikolo aperas en la arĥivo – kaj ankaŭ anoncojn pri nove skanitaj PDF-dosieroj – abonu nian RSS-fluon laste bitigitaj.

Multan dankon!