Rapida enkonduko al Markdown

Ni enkodigas artikolojn per la simpla marklingvo Markdown. Ni elektis Markdown pro tio, ke homoj povas facile legi kaj redakti ĝin sen specialaj, proprietaj programoj. Tiel ni esperas minimumigi riskon de teĥnologia eksmodiĝo en la estonteco. Ekhavinte Markdown-dosieron, ni povas facile krei el ĝi aliajn dosierojn de diversaj specoj, ekzemple retpaĝojn (HTML), preseblajn artikolojn (PDF), aŭ bitlibrojn (EPUB).

Jen kelkaj mallongaj konsiloj, kiuj helpos vin krei Markdown-tekstojn el skanitaj bildoj.

Alineoj

Ne gravas intervorta spaco kaj linifinoj. Gravas nur ke vi apartigu alineojn per almenaŭ unu malplena linio:

Bildo Markdown-teksto

Kandidatoj anoncu sin kiel eble plej frue.

La komitato devos fini siajn rekomendojn kaj sendi ilin al la prezidanto.

Kandidatoj anoncu sin
kiel eble plej frue.

La komitato devos fini siajn rekomendojn kaj sendi ilin al la prezidanto.

Linirompiĝoj kaj streketoj

Presitaj artikoloj ofte disigas vortojn ĉe la linifinoj, aldonante streketojn. Forigu la streketojn kaj rekunigu la vortojn. Vi rajtas rompi la liniojn laŭplaĉe; linifinoj ne gravas.

Bildo Markdown

The software allows you to create graph-
ics quickly and easily. No strong com-
puter background is required.

The software allows you to create graphics quickly and easily. No strong computer background is required.

Dika kaj kursiva teksto

Metu tekston inter duoblajn stelojn por dikigi ĝin, kaj inter unuopajn substrekojn por kursivigi.

Bildo Markdown

Jen dikaj (“bold”) literoj, kaj jen kursivaj (“italic”).

Jen **dikaj** ("bold") literoj kaj jen _kursivaj_ ("italic").

Familiaj nomoj / majuskletoj

Familiaj nomoj foje aperas en malgrandaj majuskloj (“majuskletoj”). Majuskligu nur la unuan literon de la familia nomo, sed metu la tutan familian nomon inter plus-signoj:

Bildo Markdown

Membro Joe Ŝmo raportas, ke ...

Membro Joe +Ŝmo+ raportas, ke …

Bulaj listoj

Uzu steletojn por marki erojn. Se vi rompas liniojn en listero, aldonu spacojn ĉe la komenco (krommarĝenon) por ke sekvaj linioj komencu je la sama kolumno, kiel la teksto en la unua.

Bildo Markdown
  • Here's the very first item.
  • Another item.
  • Yet another item.
* Here's the very
  first item.
* Another item.
* Yet another item.

Speciala interpunkcio

Estas malfacile tajpi iujn interpunkciajn signojn, ekzemple la oblikvajn malferm- kaj ferm-citilojn (“”). Feliĉe, eblas uzi simplajn ekvivalentojn: tri streketojn por longa streko (haltostreko); du por mallonga (ĝis-streko). Por la oblikvaj citiloj, simple uzu la rektajn citilon kaj apostrofon, kiujn oni kutime trovas sur anglalingvaj klavaroj:

Bildo Markdown
  • “ ” ‘ ’
* ‐‐‐
* ‐‐
* " " ' '

Bildoj/figuroj

Simple ignoru ilin; la redaktoro aldonos ilin poste. Tamen se etikedo akompanas la bildon/figuron, aldonu ĝian tekston fine de la artikolo en aparta alineo.



Ekzemplo

Jen ekzemplo, kiu utiligas suprajn konsilojn.

Bildo Markdown
About a year ago, a new program called _HyperCard_ was published by Apple Computer Co. Since that time _HyperCard_ has quickly become one of the most talked-about computer applications of the last few years.

Simply put, _HyperCard_ is software that allows people to create applications quickly and easily, complete with graphics and even animation without any strong computer programming background. The concept or metaphor is that of the card---the index card or Rolodex. A completed program is called a stack. _Hypercard_ stacks are so easy to build and lend themselves so well to educational uses, that it's not surprising that a stack for learning Esperanto has already appeared. It's Michael Urban's Esperanto Course. The program requires, at a minimum, a Macintosh computer (with at least 1 megabyte of RAM) and _HyperCard._ It's also nice to have _MacinTalk_, a speech synthesis driver, because then the program can also "talk," helping a beginner learn the Esperanto pronunciation.

The opening "card" of the Esperanto "stack"