Presita el Usona Esperantisto № 2016:6

La sindefenda pafinto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-22

Jen la unua el nova serio de krimenigmoj, adaptitaj el la anglalingvaj verkoj de Donald J. Sobol – kreinto de interalie la juna detektivo Encyclopedia Brown. Leganto Daĉjo Rutan iniciatis la projekton; mi nur helpis adapti kelkajn detalojn en tiu ĉi unua rakonto. — Red.

[figure]

Profesoro Ŝiboleto eniris la trinkejon kaj salutis la detektivon.

“Dankon pro via respondo al mia voko,” respondis la detektivo al la fama krimsolvanto. “Jen nia enigmo.”

Surplanke kuŝis la kadavro de Jozeĉjo Cikatro, fifama gangstero. Sur la sanganta kapo de Jozeĉjo troviĝis du novaj truoj: enirvundo ĝuste malantaŭ lia maldekstra orelo, kaj elirvundo antaŭ la dekstra.

En la trinkejo estis ankaŭ tavernisto kaj unu kliento, kiu nervoze fingrumis pistolon. Tiu estis Bernĉjo la Uro – alia gangstero, kaj kontraŭulo de Jozeĉjo. Laŭdire, la du viroj estis malamikoj.

Post mallonga serĉo, Ŝiboleto trovis la pafitan kuglon; ĝi fiksiĝis en lignan pilastron malantaŭ la vendotablo, kaj ne surprize, ĝi konformis perfekte al la pafilo de Bernĉjo.

Bernĉjo senhonte konfirmis, ke li estas la pafinto. “Mi estis la sola kliento en la trinkejo”, li diris. “Jozeĉjo eniris kaj tuj komencis laŭte krii kaj sakri al mi.”

“Nu, sakroj ne sufiĉas por pravigi pafadon.” respondis Ŝiboleto.

“Jes, kompreneble …” rapide diris Bernĉjo. “Kaj mi nur respondis al li sammaniere. Sed tio tute frenezigis lin! Li eltiris tranĉilon kaj svingis ĝin, kurante rekte al mi. Mi devis pafi por defendi min.”

La kadavro de Jozeĉjo ankoraŭ tenis la tranĉilon en sia mano.

“Mi pafis nur por haltigi lin,” diris Bernĉjo. “Mi ne havis elekton!”

La sola atestanto estis la tavernisto – alia suspektindulo. Li konfirmis ĝuste tion, kion diris Bernĉjo.

Ŝiboleto ridetis kaj diris: “Ho, vi knaboj devus elpensi pli konvinkan rakonton ol tio! Nu, vi havos iom da tempo survoje al la arestejo.”

Kiel Ŝiboleto sciis, ke Bernĉjo kaj la tavernisto mensogis? Ĉu vi povas diveni? Inter la solvintoj ni lotumos du premiojn. Bonvolu sendi nur unu solvon al la redakcio antaŭ la 15-a de Februaro.