Presita el Usona Esperantisto № 2016:6

Festaj kant(aĉ)oj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-22

Membro Simono Keith sendis al ni tekston de lastatempa socireta konversacio kun membro Lee (Liĉjo) Miller. Liĉjo komencis per afiŝo de la sezona festokanto Baldaŭ mortos jaro nuna / Super ni ileks-girlandoj, elangligita fare de la fama brita esperantisto Montagu C. Butler. (Angle, la kanto nomiĝas Fast away the old year passes + Deck the Halls.) Jen ĝi, por via legoplezuro. Por koncizigi ĝin iomete, mi forigis la ade ripetitan frazon Fa la la la la, la… el ĉiuj strofoj post la unua. –Red.

Baldaŭ mortos jaro nuna
Fa la la la la, la la la la,
Morgaŭ venos nova, juna;
Fa la la la la, la la la la,
Ni renkontu ĝin sen ploro —
Fa la la, la la la, la la la,
For mizero, for doloro!
Fa la la la la, la la la la!

Eble ĝojo kune venos,
Eble multo nin ĉagrenos;
Tamen kun espera koro
Ni salutu ĝin en ĥoro:

Timo pri la estonteco
Estas pura malsaĝeco;
Ĉiu do senzorga estu.
Novan jaron gaje festu.

Super ni ileks-girlandoj
Gaje pendas kun rubandoj,
Ĉar ĉeestas jaran feston
Ni, portante belan veston …

Ĉe l’ kamen’ kraketas ŝtipoj
Sub la visk’ jen kune lipoj!
Nun amatojn ni revidas,
Dancas do, kaj gaje ridas.

Jen la temp’ por gejunuloj!
Inter ilin do, kunuloj,
Ĉar la jar’ rapide pasas
Kaj vin pli maljunaj lasas.

La petolema Simono ne povis rezisti aldonon de la jena strofo:

Aĥ! Surhavas Lee sveteron.
Fa la la la la, la la la la!
Ĉu li portas puloveron?
Fa la la la la, la la la la!
Ni ĝin nomu “aĉa vesto”!
Fa la la, la la la, la la la!
Sekvas malaproba gesto.
Fa la la la la, la la la la!

Kaj Lee finfine respondis:

Mi fieras pri la vesto
Fa la la la la, la la la la.
Portos ĝin al jula festo.
Fa la la la la, la la la la.
Mi prifajfas ĉian modon,
Fa la la la la, la la la la.
Tial verkis mi ĉi odon,
Fa la la la la, la la la la.