Presita el Usona Esperantisto № 2016:6

Lud-krokodilo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-22
[figure]
La finfarita krokodilo, preta por ruliĝi.

Dum iom da tempo, mi pripensis fari ĉi tiun ludilon. Unu tagon inter aliaj projektoj, mi simple diris al mi, “Kial mi ne faru ĝin nun?”

Mi serĉis interrete bildojn de multaj similaj ludiloj por preni ideon, sed finfine ĉi tiun mi desegnis propramane el mia cerbo. Mi uzis tabulon el pinligno por la korpo kaj radoj, kaj du mallongajn pecojn de ligna stango. La tabulo por la korpo havis mezuron ĉirkaŭ 4″ × 10″ × ¾″ (10 × 25 × 2 cm).

[figure]
Ŝablono, tabulo, kaj faldmezurilo.

Unue, mi desegnis ŝablonon sur papero. Mi celis, ke la besto aspektu feliĉa ĉar ĝi estas por juna infano:

Mi fiksis la ŝablonon al la tabulo per ŝprucgluo. Sekve mi segis ĝin per elektra arabesko-segilo:

[figure]
Mi zorge segas la kurbitan formon de la krokodilo.

Artmetiistaj butikoj sendube vendas radojn de konvena mezuro, sed mi kreis miajn kvar radojn per kloŝsegilo kaj bormaŝino. Mi boris ankaŭ truojn en la korpo por radaksoj, naztruo, kaj okulo:

Sekvis multe da ŝlifado. La randoj de la korpo devis esti malakrigitaj, same al la radoj:

[figure]
Per bormaŝino kaj kloŝsegilo oni povas facile fari radojn.

Por la fina muntado, la aksoj estis fiksitaj en la radoj per gluo. Ĉiu akso ankaŭ devis pasi tra truon en la korpo. Mi ne finpretigis la ludilon por ke ĝi estu ege sekura por juna infano. Oni povus ankaŭ farbi ĝin por doni koloron.

La rezulto plaĉas al mi. Nu, se mi nur havus parencon, kiu konvene aĝus por tia ludilo …

[figure]
Ŝlifmaŝino malakrigas la randojn de krokodilo kaj radoj.

Bild-glosaro

arabesko-segilo
Ankaŭ laŭprofila segilo. Utila por tranĉi kurbojn.
bormaŝino

Borilo muntita sur stablo.
kloŝsegilo

Por fari rondajn truojn aŭ diskojn per borilo.
ŝlifpapero / sablopapero

[Fotoj de la glosaro danke al Lowes —Red.]