Presita el Usona Esperantisto № 2016:6

Internacia Festivalo en Raleigh, Norda Karolino

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-22
[figure]
Gastigado ĉe budo de la Internacia Festivalo en Raleigh, Norda Karolino.

Carborro, Norda Karolino – Malgraŭ la fakto ke Raleigh estas nun unu el la koroj de la Esperanto-movado en Usono, la plejparto de la loĝantoj ne scias tion. Unu el la metodoj por havigi la novaĵojn estas trovi indan, multkoloran eventon en la urbo.

Nia loka “Internacia Festivalo” havas tridek unu jarojn kaj kutime vizitas ĝin tri mil partoprenantoj. La manĝaĵoj kaj amuzaĵoj estas ĉiam bonegaj. Dum tri tagoj, ses el la membroj de ESTRI (Esperanto Society of the Triangle/Esperanto-Societo de la Triangulo) disdonis cent kvindek broŝurojn, kolektis multajn subskribojn por nia listo de “interesitoj”, kaj kunparolis kun multaj homoj. Ni dekoraciis nian budon per standardo, lernmaterialoj, kaj du ekranoj kiuj montris filmetojn en Esperanto.

Eble estus pli bone se ni havus pli kreemajn ilojn de engaĝado, sed tamen ni trovis tiujn homojn, kiuj havis aŭ tre malgrandan aŭ nenian scion pri Esperanto, kiuj havis malbonan sperton pri Esperanto pasintece, kaj kiuj volas lerni aŭ uzi la lingvon. Se oni estas preta kaj amika al ĉiuj, mi pensas ke oni povas igi ĉiujn tiujn interagojn pozitivaj. Cetere, se oni miksiĝas libere en evento, portante esperantaĵojn, oni renkontos eĉ pli multe da homoj.

Entute ĝi estis bonega evento, kaj ni jam planas fari ĝin denove. Pli da fotoj pri la festivalo troviĝas en nia paĝo en Facebook.