Presita el EsperantoUSA № 2008:3

Danjela Jozefina debutas

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25
[figure]

Sakramento, Kalifornio, la 6-an de Marto – Ni tre ĝojas anonci la naskiĝon de nia dua filino, Danjela Jozefina (angle: Danielle Josephine) Schmidt, kiu naskiĝis ĵaŭdon la 6-an de Marto. Ŝi naskiĝis hejme en la varma akvo de naskkuvo, kun sia patro Virĝiljo, granda fratino Aŭtuno (5-jara) kaj du karaj akuŝistinoj apude. Danjela naĝis en la mondon kovrita de sia amnia kufo, signo de bonŝanco en multaj kulturoj. Mi parolas Esperanton plentempe al la nova bebo (kaj ŝia granda fratino). Ni ĉiuj adoras ŝin kaj tre ĝojas ke ni havis naturan, senprobleman naskon en la privateco de nia hejmo. Ĝi estis inspira sperto por ni ĉiuj. Pezo: 7 funtojn, 2 uncojn (3 kg. 238 gr.); longo: 20 coloj (50,8 cm)