Presita el EsperantoUSA № 2008:3

Kalifornianoj kunvenas

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25
[figure]
Foto de Enrike Ellemberg.

Milpitas – de la 4-a ĝis la 6-a de Aprilo, SFERO aŭspiciis la Tut-Kalifornian Esperanto-Konferencon en Milpitas, ĉe la hotelo Crowne Plaza.

Entute 29 esperantistoj partoprenis. La programoj estis senescepte tre interesaj kaj bone preparitaj, multaj kun montrado de bildoj sur ekrano.

Por tiuj kompatinduloj kiuj ne partoprenis, jen la programeroj kiujn vi maltrafis. Vilĉjo Harmon komencis per omaĝo al Donald Harlow kaj vokis almetojn de la partoprenantoj (speciale kortuŝa estis la almeto de Anjo Harlow); Georgo Baker prezentis supervidon de la konstruado de la nova ponto trans la golfo de San-Francisko kun multaj interesaj detaloj; Steĉjo Schwichow klarigis pri Budhana meditado, sutroj, kaj mantroj, kun ekzempla praktiko.

Ed Williger malnodis la komplikan tut-mondan reton pri adresoj ktp; Julie Spickler prezentis interesan klarigon pri urbonomoj en Kalifornio; Lusi Harmon kaptis ĉies intereson per bildoj el ŝia ĵusa vizito al Barato, la Taj Mahal kaj elefantoj kaj bovinoj en la stratoj; Henry Studer montris multajn fotojn pri la farado kaj rikoltado de sekvinberoj, vere informplena klarigo; Gregory Tseytin donis informon pri la Teĥnologia Muzeo, kiun iuj vizitis en San Jose post la fino de TKEK; kaj Andrea Monticue kaptis ĉies atenton per klarigo pri la “virtuala mondo” de Second Life. Alex Shlafer prezentis “Lingvan Forumon” kun interesaj observoj pri Esperanta lingvo-uzado.

Mi povas aldoni, ke la helpo de Koto Farmer kaj David Gillette (muziko kaj kantoj) kaj Mar Cardenas (ludoj) dum la Inter-konatiga Vespero estis altkvalitaj kaj ĝuitaj.