Presita el EsperantoUSA № 2008:3

La alilanda konversacio

Dediĉita al Mar Cárdenas, brila pontofaristino

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25

Vidis mi ĉe lasta Kongreso de E-USA, aŭkcie, junan virinon gajnantan gravan libron de Julio Baghy. Scivolis mi pri ĉi tiu leganto.

Post la nutraĵo, proponoj, restis ĉe nur iu tablo tri.

La rondon babilantan de Mallely, la librogajninto, Morayma kaj Miguel, ĉiuj el Tecámac (35 kilometrojn nordoriente de la centro de Meksikurbo, do 2 250 kilometrojn sudoriente, rektlinie, de nia tablo en Tiĥuano), mi kvarigis.

Iu rondano, komencinte lernadon de nia komuna lingvo antaŭ du monatoj, estis baldaŭ ekzameniĝota!

Mallely Martínez-Matos parolis al Miguel García-García gramatike. Jen la instruistino! Mi bone memoras la ridetojn de kaj Miguel, tiu, laŭ li, amanto de Esperanto, kaj Morayma Martínez-Matos, fratino de Mallely.

Pri lingvouzado parolis ni komforte en nia lingvo verda, en lando ilia, unua tia sperto mia.

Esperata de la nuna skribanto estas, ke tiaj konversacioj floros trans ankoraŭ alia landlimo, ja samlingve, ĉi-somere en Montrealo.