Presita el EsperantoUSA № 2008:3

Krucvort-enigmo № 2

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25
[figure]

Ĉe Samovaro

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:

“Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero
iri vojon, sed sencelan …
Ĉu vi konas pli kruelan?”

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
“Havi landon, sed perditan.”

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume ili
ploras, ploras kune.

– Julio Baghy, 1926

Horizontale

  1. Kiel dueto ludas
  2. Komprenas aŭ sentas pri io
  3. Nia planedo
  4. Restas seĝe
  5. Kiel sonas fluganta muŝo
  6. Sala guto
  7. Kruelete
  8. Rusa teujo; kolekto da inaj ĉeloj?
  9. Inter komenco kaj fino
  10. Bonaj konatuloj
  11. Leo Tolstoy
  12. Posedi
  13. Reagas al demando
  14. Strato aŭ pado
  15. Ne barita, ne sklava
  16. Mankas trafinda objekto
  17. Esprimas malĝoje
  18. Movanta likvaĵo

Vertikale

  1. Komencas diri
  2. Ege ĝena
  3. Forlasi lokon por nova loko
  4. Julio Baghy
  5. Havis kaj ne ellasis
  6. Havis kaj lasis
  7. Patrujo
  8. Kio malsoifas
  9. Antikva
  10. Malproksimiĝi
  11. Malgraŭ tio; sed
  12. Forigas per tuko
  13. Varmegas ĝis vaporo
  14. Rezonaĵo, produkto de l’ menso