Presita el Usona Esperantisto № 2013:4

NASK: mia unua sperto pri usona Esperantujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27
[figure]
Lernantoj en la supera klaso ĉe NASK.

Antaŭ ol mi translokiĝis al Usono en 2012, mi havis pri ĝi du stereotipajn supozojn: unue, ke usonanoj ĝenerale ne interesiĝas pri fremdaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Due, ke Usono estas tiel granda lando, ke esperantistoj tie ne ofte povas kuniĝi por kunvenoj. La unuan stereotipon malpravigis mia unujara loĝado en Usono. Tio instigis min partopreni en NASK ĉi-jare, kaj la kursaro malpravigis la duan stereotipon.

Kiel internacia studento en usona universitato, la plej gravaj problemoj por mi estis sociaj eventoj: babilado, drinkado, kaj festoj. Mi ne povis esti tiel babilema kaj amuza en la angla, kiel mi vere(!) estas en la korea. Mi ĉiam klopodis trovi temojn, kiuj interesas ankaŭ alilandanojn. Iam mi hazarde diris, ke mi estas flua esperantisto, kaj preskaŭ ĉiuj amikoj supriziĝis. Al mi, la afero estis ankaŭ surpriza ĉar ili almenaŭ konscias pri Esperanto. Ĝi ne estas kutima afero en Koreujo, almenaŭ laŭ mia sperto. Mia unua stereotipa supozo estis malpravigita. Usonanoj havas intereson pri fremdaj lingvoj, sed ili ne tiel sentas devon aŭ avantaĝon lerni ilin.

Kuraĝigite de tiu malpravigo, mi komencis ŝerĉi iun ajn Esperantujon en Usono. La unua evento kiu kaptis miajn okulojn estis NASK. Tuj mi alfrontis realajn problemojn por partopreni en ĝi. Multe kostas por veturi nur de Bostono al Raleigh! Veturado neniam estis problemo por mi en Koreujo, ĉar la plej longa vojo daŭras ne pli ol kvin horojn, eĉ sen flugo. “Mi supozis prave”, mi pensis: Usono estas tiel granda lando, povas facile kuniĝi. Tamen tiu dua stereotipo estis malpravigita de NASK-anoj kiuj vojaĝis al Raleigh de diversaj partoj de Usono kaj aliaj amerikaj landoj. Kvankam ili bezonis pli da tempo, mono, kaj klopodo ol mi por veturi al Raleigh, tiun penon superis ilia pasio al Esperanto.

[figure]
Instruisto José Antonio Vergara montras sian loĝlokon sur giganta terglobo ekster la Muzeo pri Naturscienco en Raleigh.

Dum la ok tagoj de NASK ni havis matenajn kursojn je la 8:30 atm, eĉ dum la semajnfino. Mia naiva deziro havi semajnfinon estis tute rompita de la nerezistebla pasio de la kursanoj. Kursoj en mateno unue ĝenis min, sed mi pli kaj pli konstatis, ke matena kurso estas tre efika por veki mian cerbon al esperantumado dum la tago. La NASK-a Fasko, nia ĉiutaga ĵurnalo, ne estis unudirekta reklamilo sed multdirekta komunikilo en nia NASK-komunumo. Mi kredas ke ĝi estas valora arkivo por ambaŭ partoprenintoj kaj nepartoprenintoj (eĉ mi nun estas leganta ĝin denove por rememori la sperton!)

La supernivela kurso ĉefe temis pri la historio de la Esperanto-movado. Plej impresis al mi la liberaj kontribuoj de samklasanoj. Nia instruisto kaj gvidanto José Antonio Vergara ĉiam bonvenigis iujn ajn ideojn aŭ demandojn kaj pedagogie rilatigis ilin al la ĉeftemo de leciono. Precipe, nejunulaj samklasanoj ŝajnis al mi kiel vivaj historiujoj de Esperanto. Iliaj spertoj kaj ideoj fariĝis brikoj de la granda domo Esperantujo. Krom fari la kursan laboron, mi provis riĉigi mian lingvoscion per novaj vortoj. Mi kaptis multajn uzindajn vortojn de la buŝoj de samklasanoj.

Dum la diplomceremonio de NASK, mi diris ke mi timas forlasi Esperantujon kaj reveni al Usono. Mi elkore esperis, ke Esperantujo tiel multe plivastiĝos, ke mi neniam devos forlasi ĝin. Post mia unua sperto pri Esperantujo en Usono, tiu timo tuj ŝanĝiĝis al mia nova motivo dum mia ĉeesto ĉi tie: mi devos pli multe okupiĝi ne nur pri mia laboro, sed ankaŭ pri plivastigo de Esperanto en Usono. Fine, mi dankas al ĉiuj samideanoj, kiuj revenigis min al Esperantujo materiale kaj morale.