Presita el Usona Esperantisto № 2013:4

Mia sperto en NASK – mia sperto en Esperantujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27
[figure]
Minjo (maldekstre) instruas la dancmetodon de Margaret Morris al lernantoj kaj instruistoj ĉe NASK.

Mi ne elektis la kurson, mi sekvis mian edzon, sed mi elektis sekvi. Sekvi kiel? Mi partoprenis ĉion, kion mi povis partopreni, inkluzive aktivecojn proponitajn (go-ludon, turismajn vizitojn …) kaj ne proponitajn (frizbi-ludon en la gimnastikejo, viziton al trinkejo …), ĉiujn okazojn esti kune, babilante kaj aŭskultante. Jen la rezulto de mia sperto: tiu kurso intensa ebligis al mi elpaŝi ekster la nekomforta situacio de la eterna komencanto.

Mi havis la privilegion ĉeesti dum la sekva Landa Kongreso la prelegon de Orlando Raola, “Por ne plu esti eterna komencanto”. Li komparis la lernadon de lingvo kun tiu de biciklado. Kvinjara, mi lernis rajdi biciklon kaj memoras tre bone la malfacilecon konservi ekvilibron kaj regi la manieron antaŭeniri. Tiuj du trejnadoj estas iom similaj, kaj la deziro progresi enŝovas sin en la procezo strebi al mova facileco aŭ parola libereco.

En tiuj dek du tagoj, mi trovis ilojn por plibonigi mian lernadon. Mi devas trovi multajn ŝtupojn por fari veran ŝtuparon: aŭskulti radion, legi gazeton, iri al renkontiĝo, skribi, preni tempon por fari ĉiun tagon iomete. Nun mi sentas min sur lernado-vojo mia, kun helpo evidente de Francisko, mia edzo, sed ankaŭ kun la partoprenantoj de NASK-2013. Multan dankon al ĉiuj, interalie al niaj instruistoj, kiuj vigligas kaj daŭrigas la Esperantan komunumon.

NASK estis impulso por serĉi mian lernplezuron en kreiva medio tre multfaceta.