Presita el Usona Esperantisto № 2013:4

Antaŭen kun novaj strategioj!

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27
[figure]
Orlando en sia islanda “kostumo”.

Lastatempe finiĝis en Rejkjaviko, Islando, la 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Mi ĝuis la honoron esti nomumita de la estraro de UEA kiel reĝisoro de la kongresa temo. Dum tri sesioj ni diskutis pri: “Insuloj sen Izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj”. Unue okazis enkonduka prelego, kie mi reliefigis la kaŭzojn de izoliteco kaj la fakton, ke el izoliteco estiĝis kultura kaj lingva diverseco. En nia planedo ni loĝas sur insuloj diversaj: geografiaj, historiaj kaj sociaj. Mi menciis, ke ne ĉiuj konsekvencoj de izoliteco estas malbonaj kaj forigindaj, ĉar nenion ni vere gajnos se ni loĝos en mondo tute homogena kaj senvaria. Sekvis analizo pri la eblecoj forigi insulan izolitecon provizitaj de la modernaj komunikiloj, kaj speciale de la ĉiam pli kreskanta Interreto. Sed oni konstatis, ke temas nur pri eblecoj, ĉar se la lingvaj baroj daŭre staros, ne gravas kiom efikajn teknikaĵojn ni posedos, ankoraŭ ni ne sukcesos paroli unu al la alia.

Konklude venis la demando, “Kiel ni trovos elirejon?”, kaj la analizo de pluraj eblaj respondoj: a) teknologia solvo, b) unu el la historie avantaĝaj naciaj lingvoj fariĝos la komunikilo tutmonda, c) planlingvo fariĝos la interkultura komunikilo. Kompreneble, ni estas pacaj batalantoj cele al solvo (c).

Sekvis sesio kie pluraj el la kongresaj partoprenantoj prezentis siajn proprajn ideojn kaj solvojn rilate la kongresan temon: Amri Wandel detale priskribis la novajn eblecojn enkondukitajn de Google-tradukilo kaj de la reto ĝenerale por faciligo de komunikado inter lingvokomunumoj; Wally du Temple atentigis la ĉeestantojn pri la fizikaj minacoj al la insulaj komunumoj starigitaj de la nuntempaj klimatŝanĝoj okazantaj sur nia planedo; Mirielle Grosjean rakontis pri insulo Sankta Petro sur svisa lago, kie la ĝeneva filozofo Jean-Jacques Rousseau izolite loĝis kaj meditis. Poste la partoprenantoj disiĝis en malgrandajn grupojn por pludiskuti la aferojn, kaj dum la lasta kunsido, ni kune laboris sur la malneto de kongresa rezolucio, kiu resumas ĉiujn verojn eltrovitajn, kaj kiun vi povas sendube legi kaj trastudi ĉe la UEA-retejo.

Dum la preparlaboroj por tiu ĉi partopreno, mi trovis pecon de malnova anglalingva literaturo (John Donne, 1624), kiun mi multe ŝatis, kaj iel penis verŝi en Esperanton. Mi dividas ĝin kun vi, karaj legantoj, kaj esperas, ke vi provu ankaŭ trovi la originalon, kaj legi la poemon en ambaŭ lingvoj:

Neniu homo estas insulo, entute per si mem
Ĉiuj homo estas parto de la kontinento
Se terpecon englutas la oceano
Eŭropo malpliiĝas
Same se ĝi forglutas duoninsulon
Same se ĝi forglutas la bienon de via amiko
aŭ eĉ vian propran bienon.
La morto de ajna homo malpliigas min
ĉar mi ekzistas kunlige al la homaro
Pro tio, neniam ekdemandu, kiun la sonorilo mortsonoras
Ĝi mortsonoras vin.

Sed la kongresa temo estis nur parto de la kongreso. Mi volas reliefigi nun alian parton, eĉ pli gravan. Dum la kunsido de la Komitato de UEA, la komitatanoj aprobis la novan Strategian Planon de la asocio, verkitan de komisiono sub la gvidado de la nove elektita asocia prezidanto Mark Fettes.

Mi promesas por estontaj numeroj de UE detalan analizon de la novaj strategiaj agadkampoj, kie la tutmonda asocio kaj ties landaj asocioj (ekzemple Esperanto-USA) koncentru kaj aldirektu la fortojn. Ili estas:

  • Konsciigo (modernigi la publikan bildon pri Esperanto, krei multlingvan reton de subtenantoj, varbi, trejni kaj interligi aktivulojn),

  • Kapabligo (multigi trapasantojn de kursoj kaj ekzamenoj, disvastigi aktivulan trejnadon, emfazi tutmondecan edukadon),

  • Komunumo (renovigi, popularigi la servojn de UEA, faciligi la partoprenon en kulturaj, fakaj agadoj, disvolvi solidaran helpagadon), kaj

  • Kunordigo (plibonigi kaj disvolvi la organizan kernon, profundigi la laboron kun la landaj asocioj, plisanigi kaj plivastigi la financojn)

Mi konscias, ke la sinsekvo de komencliteroj de la strategiaj kapvortoj estas fakte malbelsona por usonaj oreloj, sed ni konsciu pri tio, ke temas pri hazarda koincido kaj montru nian internaciecon per ignorado de tiu ĝena detalo.

Do, karaj asocianoj: la tutmonda esperantistaro sub la gvido de UEA havas novan strategian planon, nia landa asocio ankaŭ havas novan planon, kiel vi povos legi sur la raporto pri ĉi-jara landa kongreso … Sufiĉas la planado, nun venas la tempo agi.