Usona Esperantisto № 2013:3

Usona Esperantisto estas oficiala bulteno de ELNA. Nur elektitaj artikoloj el la presita versio aperas sube; por la plena enhavo, bv. vidi la PDF-version.

[figure]
PDF-versio
Usona Esperantisto № 2013:3 in printable PDF form.
Anoncoj
Forpasis David Richardson kaj Gertrude Novak.
Por ĝui universalan lingvon en la estonteco, ni devas certigi, ke ni havos komunan planedon
Ĉu esperantistoj (fakte, ĉu iuj ajn homoj) povas resti neŭtralaj rilate la detruadon de la natura medio?
Zendo: pensiga ludo enigma
Zendo estas nekutima ludo pri indukta logiko kaj intuicio, iasence luda versio de la scienca metodo por malkovri naturajn leĝojn, aŭ luda versio de trovado kaj solvado de eraroj en komputilaj programoj. Tamen oni tute ne devas esti profesia sciencisto aŭ programisto por ĝui Zendon! Oni nur bezonas ĝui solvi enigmojn.
Dua recenzo de The Universal Language
La filmo povas konvinki homojn lerni Esperanton pli ol aliaj varbaj materialoj, kiujn ni produktis kaj produktas. Ĝi estas realisma (ekzemple pri la rolo de la angla lingvo) sed puŝas homojn aliĝi al la ‘plibonigantoj de la mondo pro la plezuro plibonigi la mondon’.
Mia malkovro de Japanujo (kvina parto)
Ĵenja daŭrigas siajn aventurojn en Japanujo, unue al Obama (ne tiu, alia!) en Hokuriku, poste al Fukui kaj terkultivista komunumo Hoeiĝuku, kaj revene al Kioto, kie Ĵenja fariĝas japanino …
Pri diferencialaj ekvacioj
Diferencialaj ekvacioj estas matematika lingvo en kiu la naturo esprimas siajn leĝojn.
Nenian ideon
En Usono, se oni ne estas kvin minutojn frua, oni jam malfruas kvin minutojn. En Kameruno, se oni estas kvin minutojn malfrua, oni ankoraŭ trofruas almenaŭ unu horon.
Estimulo
Supozeble la vinboteloj estimas siajn trinkontojn. Aŭ ĉu ili simple timas la korelativan finaĵon -es?