Presita el Usona Esperantisto № 2013:3

Dua recenzo de The Universal Language

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27

Ĵus pasintnumere ni aperigis recenzon pri tiu ĉi filmo, sed subite (kaj eble reage al ĝi) alvenis alia. Renato Corsetti estas eksa prezidanto de UEA kaj mem intervjuiĝis en la filmo. —Red.

[figure]

Mia patrino, antaŭindustria kamparanino, konvinkis min, kiam mi estis infano, ke estas pli bone diri la veron ol mensogi. Verŝajne same agis la patrino de Sam Green. Tamen estas granda diferenco inter Sam kaj mi. Li kapablas diri la veron bele. Li kapablas artisme prezenti aferojn, kiuj tuj iĝas tedaj, se mi provas klarigi ilin per punktoj kaj subpunktoj. Pro tio la filmo The Universal Language prezentas la veron pri Esperanto en tre alloga maniero. “Ŝajnas vera filmo” estis unu el la admiraj komentoj kiujn mi aŭdis de tempo al tempo.

Pri la enhavo mi ne havas plendojn. Tia estas la Esperanto-mondo, plena je japanaj ĵonglistoj, ridetantaj gejunuloj, strangetaj maljunuloj, hungaroj loĝantaj en Japanujo kaj svedoj kun tro longa barbo, ktp. Apud ĉi tiuj iom pli filmecaj partoj estas eĉ tro seriozaj kontribuoj de tre konataj esperantistoj, Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj mi mem, kiuj klarigas al ĉiuj la ideajn bazojn de Esperanto kaj de la Esperanto-movado. Krome Sam meritas laŭdojn pro la esploroj, kiuj donis al li la solan ekzistantan filmeton de Zamenhof, kiu klinas sin al la publiko kaj plurajn aliajn ĉarmajn historiajn dokumentojn. La ĉapelo de Klara Zamenhof konkurencas kun la ĉapeloj de aliaj virinoj, kiuj partoprenis la marŝan procesion en la 30-aj jaroj en Stokholmo dum la tiama Universala Kongreso.

Aliflanke, verkante recenzon pri la filmo, mi sentas la bezonon respondi al la kritikoj, kiujn mi aŭdis en pluraj lokoj: “Mi neniam montros tian defetisman filmon!”, “Oni ne rajtas prezenti nin kiel klaŭnojn. Ni estas tre seriozaj okupiĝantoj pri lingvaj rajtoj!”

Sur kio baziĝas tiuj malpozitivaj komentoj? Unuflanke homoj ne konscias pri kiom ili estas ridindaj, ĝis kiam ili vidas sin en filmo. Sed la satiro de Sam neniam estas malbonintenca, kaj kiel mi jam rimarkis, ĝi prezentas nin kiel ni estas kaj kun iom da simpatio, neniam kun la malica ĝuo detrui la rolantojn en la filmo.

Duaflanke, mi kredas, ke homoj atendis ion mensogan kiel propagandecan televidan filmeton. Do, reklamistoj havis patrinojn, kiuj ne tiom transdonis al ili la virton de la vero. Pro tio, reklamaj filmoj asertas aferojn, kiujn ĉiuj sanmensaj homoj ne povas kredi: “Trinku tion, kaj vi iĝos bela!”, “Aĉetu tiun aŭtomobilon, kaj vi baldaŭ iĝos potenca kaj feliĉa!”. Simple ni alkutimiĝis al tio, ke varbaj paroladoj devas esti mensogaj almenaŭ parte. Bone ekipitaj per reklamaj lertoj, multaj esperantistoj ne hezitas anonci, ke “Esperanton oni lernas sen peno en du tagoj!”, ke “La milito-problemoj ĉie en la mondo solviĝus, se UN disvastigus Esperanton al ĉiuj lernejoj de la mondo!”, ke “Esperanto estas la lingvo de paco kaj evoluo! Kial oni ne lernas ĝin en Afriko, por solvi siajn problemojn?” ktp.

Simple kelkaj esperantistoj ne povas percepti la apenaŭajn ridetojn en la anguloj de la buŝo de la homoj, al kiuj ili parolas, kaj kiuj restas skeptikaj je tiaj asertoj, kiel mi antaŭ la promeso, ke mi iĝos bela, se mi aĉetos difinitan trinkaĵon.

Mi vere opinias, ke la filmo The Universal Language povas konvinki homojn lerni Esperanton pli ol aliaj varbaj materialoj, kiujn ni produktis kaj produktas. Ĝi estas realisma (ekzemple pri la rolo de la angla lingvo) sed puŝas homojn aliĝi al la “plibonigantoj de la mondo pro la plezuro plibonigi la mondon”.

Mi ankaŭ povas kompreni la korpremon de la esperantistoj antaŭ la malgaja realaĵo de la nederlanda insulo, en kiu en la 30-aj jaroj estis pli da parolantoj ol nun. Oni ne volus eĉ en sonĝo vidi la scenon de la esperantisto, kiu refaldas sian flagon kaj diras “La angla venkis!” Sed tio estas la realaĵo de Nederlando, kaj kontraŭ tio estas amaso da junaj homoj en la filmo, kiuj parolas pri la estonteco. Kaj kion diri pri la firma opinio de la maljuna Baldur Ragnarson: “Mi mem ne vidos la venkon de Esperanto, sed ĝi certe venkos!”

Eble estus aldoninta pozitivan noton al la filmo la ĉeesto de afrika klaso de tre junaj lernantoj de Esperanto. Tiaj klasoj oftas en Afriko. Same oni estus povinta aldoni iom pli da komputilmaniuloj, kiuj komputilumas en Esperanto. La reto, unu el la lastatempaj faktoroj de la renesanco de Esperanto, ne ĉeestas en la filmo, tiom kiom ĝi povus ĉeesti.

Malgraŭ tio, mia juĝo estas daŭre tre pozitiva. Temas pri la sola serioza filmo pri la fenomeno Esperanto, vera kaj konvinka. La subtitoloj en deko da naciaj lingvoj certe igas ĝin taŭga por utiligado en kunvenoj kaj komunikiloj tra la mondo. Ĝi konvinkas homojn pri la valoroj de Esperanto kaj ne tedas ilin.

The Universal Language. Sam Green. 25-minuta dokumentfilmo (en la angla) pri Esperanto, fare de reĝisoro Sam Green, kiu interjvuis parolantojn ĉe lastatempaj Universalaj Kongresoj. Ĉi tiu estas la dua el du filmoj – la unua, Utopia in Four Movements, debutis ĉe la festivalo Sundance kaj ricevis tre bonan reagon. DVD. 28:30 min. 190x140. 2011. Usono. $25.50. Ligilo