Presita el Usona Esperantisto № 2013:4

Raporto pri la Landa Kongreso

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27
[figure]
Fabjo Monteiro partoprenas en la Skajp-kunsido. (Foto danke al Neil Blonstein.)

La ĉi-jara Landa Kongreso de Esperanto-USA okazis de la 5-a ĝis la 8-a de Julio ĉe la universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino. Raleigh estas ĉarma malgranda urbo kaj unu el la fruaj “planitaj urboj” en Usono. La LK okazis tuj post la ok-taga Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko, kiu okazis en la sama loko. Do, multaj esperantistoj spertis ĝueblan 11-tagan viziton al Esperantujo.

Pli ol 70 esperantistoj partoprenis la kongreson, inkuzive de eksterlandanoj el 14 landoj: Argentino, Brazilo, Britujo, Ĉilio, Salvadoro, Francujo, Germanujo, Kanado, Koreujo, Kubo, Meksiko, Peruo, Usono, kaj Ukrainujo. Speciale rimarkinda estis la partopreno el Kubo de Prof. Ricardo Salazar Crespo, kiu longtempe deziris viziti Usonon.

Dum la kongreso okazis multaj prelegoj, i.a.: Young-Long Kim dividis sian sperton pri UNO-Pac-korpuso en Libano proksime al la israela landlimo. S-ino Sherry Wells parolis pri sia sperto rilate al la enkonduko de Esperanto al lokaj filioj de Rotario kaj ĉe Universala-Unitariana preĝejo. Ĵenja Bondelid (aktorino en la filmo Pasporto al la Tuta Mondo) parolis pri Esperanta aktorado/dancado. Joel kaj Yevgeniya Amis prelegis pri longa vojaĝo en Japanujo kun gastiĝo ĉe familioj. Orlando E. Raola prelegis pri Long-tempaj Komencantoj, kaj kiel instigi ilin antaŭeniri.

Krom prelegoj estis aliaj programeroj notindaj: Skajp-kunsido kun Ursula Grattapaglia en Bona Espero, Brazilo, programeroj pri matematiko, astronomio, kaj komputiloj, kaj estraranoj de la fonduso Esperantic Studies Foundation prezentis planojn por la venonta jaro.

Dum la kongreso, Chuck Mays kaj Maigan Kennedy registris rakontojn de diversaj esperantistoj pri siaj spertoj. La arkivo de tiuj rakontoj estos havebla en la reto.

La tradicia bankedo havis unikan temon: honorigo de William R. Harmon, kiu deĵoris kiel ĉef-delegito de UEA dum dudek-kvin jaroj. Multaj el liaj parencoj kaj amikoj venis, i.a. Mark Fettes, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, Orlando Raola kaj Lusi Harmon.

Kiel kutime, la distra vespero konsistis el kantado, dancado, ŝercado kaj aliaj amuzaĵoj. Vicente Bejanaro el Meksiko kantis Novjork’, Novjork. Georgo Baker prezentis novan horor-filmon La Giganta Areneo, unu el serio de filmoj kun parolo kaj subtitoloj en la angla kaj Esperanto.

Dum la afer-kunsido, Wally du Temple invitis Esperanto-USA-on al venontjara Komuna Kongreso en Viktorio, Kanado.