Presita el Usona Esperantisto № 2010:5

Vizito al SFERO kaj la CO

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01
[figure]

Sanfrancisko, Kalifornio — Libroj, amikoj, manĝaĵo … kia bona kolekto da ĝuo. Tiel estis nia vizito al la Centra Oficejo de Esperanto-USA la 24-an de Julio.

Ni “helpis” al Direktoro Vilĉo Harris meti novajn librojn en la ŝrankojn, elpreni librojn laŭmende, envolvi ilin, meti en skatolojn, surmeti adresojn kaj poŝtmarkojn, kaj eĉ kunporti iom al la poŝtoficejo.

Okazis ankaŭ tago de Malferma Oficejo en kiu multaj vizitis, babilis kune, aĉetis librojn, kaj poste, kune tagmanĝis. Dankon al Vilĉjo Harmon, Anjo Harlow, kaj Vilĉjo Harris, kiuj gastigis ilin, kaj la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO) pro la varma bonveno, kuko, kaj tempo kune.