Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Prelego pri Esperanto en Sovetunio

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30
[figure]

Novjorko – La jaro 2017 markas la centan datrevenon de la Oktobra Revolucio, kaj du prelegoj en la Prelegserio Tivadar Soros memorigos pri tiu okazintaĵo. Vendredon la 10-an de Marto, profesoro Brigid O’Keeffe (Brooklyn College, City University of New York) parolis pri fruaj esperantistaj delegacioj al Sovetunio. En la jaroj tuj post la Revolucio, multaj laboristaj esperantistoj vizitis siajn rusajn kamaradojn por mem vidi la atingojn de la nova Rusujo. La rezultoj estis miksitaj: iuj esperantistoj rehejmeniĝis entuziasmaj, dum aliaj estis seniluziigitaj pro tio, kion ili vidis.

Frua soveta entuziasmo por Esperanto estingiĝis pro la pendolado al naciismo sub Jozef Stalin. La Esperanto-movado estis sovaĝe subpremata kaj ĝiaj gvidantoj estis ekzekutitaj aŭ ekzilitaj. Tiun evoluon priskribos, en la posta Prelego la 12-an de Majo, la germana historiisto Ulrich Lins. Liaj du libroj Dangerous Language: Esperanto under Hitler and Stalin kaj Dangerous Language: Esperanto and the Decline of Stalinism ĵus (2017) aperis ĉe Palgrave Macmillan, en traduko el Esperanto de Humphrey Tonkin.

La prelego de O’Keeffe okazis ĉe CUNY Graduate Center, ĉe Fifth Avenue kaj 34th Street. Tiu de Lins okazos ĉe UN Church Center, 777 United Nations Plaza (First Avenue kaj 44th Street) je la 4-a ptm.

Por pli da informo, vidu http://www.soroslectures.org.