Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Likva kolumno de tri koloroj

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30
[figure]
Kelvin Song/Wikimedia, uzita laŭ permesilo CC-BY 3.0

Oni povas facile fari likvan kolumnon de tri malsamaj koloroj. Ĝi povas esti agrabla tabla dekoracio kiu aldonas ĉarmon al ajna ĉambro, speciale dum festo.

Materialoj

  • ruĝa manĝokoloriga tinkturo
  • blua manĝokoloriga tinkturo
  • sukero
  • akvo
  • tri glasoj
  • tre alta kaj klara vazego
  • kulero

Preparo

  1. Plenigu ĉiun glason per akvo.

  2. En unu el la glasoj enmetu iom da sukero, kaj kirlu ĝis la sukero tute solviĝas. Tiam aldonu iom pli kaj kirlu denove. Daŭrigu ĝis la akvo ne povas solvi pli da sukero. Nun la solvaĵo estas saturita. Aldonu nun tri gutojn de la blua tinkturo kaj kirlu ĝis la akvo estas unuforme blua.

  3. En la duan glason denove faru saturitan solvaĵon de sukero per la sama procedo. Sed ĉi-foje, kiam la solvaĵo estas preta, forverŝu duonon en kloakon. Aldonu pli da akvo por anstataŭigi tion, kion vi ĵus forverŝis, kaj kirlu denove. Tiu solvaĵo ne estas saturita.

  4. En la trian glason metu tri gutojn da ruĝa tinkturo kaj kirlu ĝis la akvo estas unuforme ruĝa. Ne enmetu sukeron. Vi nun havas tri glasojn: unu kun blua solvaĵo de sukero, saturita; unu kun senkolora solvaĵo de sukero, ne saturita; kaj unu kun ruĝa akvo sen sukero.

  5. Zorge verŝu la bluan solvaĵon en la vazegon.

  6. Klinu la vazegon iomete kaj malrapide enverŝu la senkoloran solvaĵon. Verŝu tre malrapide, zorge, kaj atente, por certigi ke la tavoloj de blua kaj senkolora akvo ne intermiksiĝu.

  7. Denove klinu la vazegon iomete kaj malrapide enverŝu la ruĝan solvaĵon. Denove, verŝu tre malrapide por certigi ke la tavoloj ne intermiksiĝu.

  8. Nun vi havas likvan kolumnon de tri malsamaj koloroj: blua tavolo je la malsupro, senkolora je la mezo, kaj ruĝa je la supro.

Sciencaj klarigoj

Ĉiu tavolo en la kolumno havas malsaman densecon. La blua estas la plej densa ĉar ĝi havas la plej grandan kvanton da sukero. La senkolora tavolo estas malpli densa ol la blua ĉar ĝi havas malpli da sukero. La ruĝa tavolo estas la malplej densa ĉar tute mankas al ĝi sukero. La plej densa solvaĵo restas je la malsupro, la malplej densa je la supro, kaj la meze densa inter la aliaj du.