Usona Esperantisto № 2017:3

[figure]
PDF-versio
Usona Esperantisto № 2017:3 in printable PDF form.
Anoncoj
Leteroj de Zamenhof en TTT; UEA serĉas tradukistojn kaj provlegantojn por Unesko-Kuriero; Scienca Revuo bezonas vian helpon; Forpasis Doug Leonard; ESF nomis novan Ĉefdirektoron; Lokaj grupoj stariĝas kaj aktiviĝas!; Korespondi deziras
Adiaŭa mesaĝo
Okazis en la mondo komunika revolucio, kiu daŭre transformas nian manieron interrilati unu kun la alia. Inter la defioj alfrontendaj estas la decido ĉu ni daŭre havu grandan brikan oficejon. Alia afero analizenda estas niaj kongresoj, en vastega lando kie regionaj renkontiĝoj ligitaj per retaj komunikiloj eble povus provizi pli ampleksajn kaj demokratiajn forumojn por diskutado.
De la estraro
Raportoj de la Direktoroj kaj aliaj estraranoj.
Unuaj laboriloj
Kiujn laborilojn oni bezonas por prilabori lignon? Jen helpo por komencantoj.
Diskuto de receptoj
Lokaj Esperantaj kluboj aŭ asocioj ofte bezonas regulan agadon, kiu estas kaj amuza kaj instrua. Unu tia agado estas la diskuto de receptoj. Almenaŭ ni en la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso trovas ĝin tiel.
ProbleMaro: temoj el la bluaj profundoj
La maroj montras spurojn de severaj problemoj. Ili pli kaj pli varmiĝas kaj acidiĝas. Fandiĝantaj glacitavoloj minacas ŝanĝi la ekvilibron de saleco kaj temperaturo, kiu pelas marfluojn kaj moderigas klimaton.
La murdita edzino
En komforta antaŭurba hejmo, Profesoro Ŝibolet ekzamenis la kadavron de sinjorino Debora deVoj.
Murdo en oficejo
La solvo de nia pasintnumera enigmo.
Stoko (de Esperanto-sapujoj)
Daŭras la aperado de sapujoj kun nomoj Esperantaj…