Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

Murdo en oficejo

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-23
[figure]

En № 2017:2 aperis nia tria krim-enigmo. En ĝi profesoro Ŝibolet intervjuas atestanton (Mortimer Ginto), kiu ĵus pafmortigis s-ron Viktor Tim. Laŭ Ginto, Tim estis kolera, kaj pafis unue; Ginto nur repafis por defendi sin. Sed Ŝibolet dubis la ateston, kaj li akuzis Ginton pri murdo. Kial?

Ĉar ene de la atesto li trovis detalon nekonsekvencan. Ginto asertis, ke li tuŝis nenion “krom la telefonon por voki la policon”, kaj ke “en preskaŭ unu fulma movo” Tim malfermis la tirkeston, elprenis pistolon, kaj pafis.

Sed kiam Ŝibolet alvenis, li trovis la tirkeston fermita. Viro tiel kolera kiel Tim certe ne zorgus refermi tirkeston post elpreno de pistolo. Do devas esti Ginto, kiu fermis ĝin.

Gratulon al Anna Bennett kaj Bob (Robeto) Koehler, kiuj per lotumado gajnis premiojn de la libroservo. Dankon ankaŭ al niaj aliaj solvintoj, Chris McDowell, Jorge Rafael (Rafa) Nogueras, kaj Douglas Zander.