Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

ProbleMaro: temoj el la bluaj profundoj

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-26
[figure]
Figuro 1: Marzonoj laŭ internacia leĝo. Difinoj troviĝas en glosaro fine de la artikolo.

Tero estas mara planedo. Maroj kovras preskaŭ du trionojn de la tersurfaco, kaj havas mezuman profundecon de ĉirkaŭ 3.68 kilometroj (2.3 mejloj). Maroj konsistigas la plej grandan loĝeblan parton de la biosfero, kaj verŝajne, la plejparto de la maraj specioj (pli ol 90%) ankoraŭ ne estas priskribitaj.

Malgraŭ ties emo al tero, la homo estas efektive mara specio. La oksigeno en unu el du spiroj venas de la maroj. Maroj donas al ni nutraĵon kaj amuzon. Ili stabiligas klimaton kaj ensorbas grandegan kvanton da karbona dioksido. Niaj fizikaj, ekonomiaj, kaj kulturaj ligoj kun maroj estas profundaj, kaj fakte, niaj destinoj estas la samaj: se la maroj formortos, ankaŭ la homaro formortos.

Alarme, la maroj montras spurojn de severaj problemoj. Ili pli kaj pli varmiĝas kaj acidiĝas. Fandiĝantaj glacitavoloj minacas ŝanĝi la ekvilibron de saleco kaj temperaturo, kiu pelas marfluojn kaj moderigas klimaton. Troa fiŝkaptado, poluado kaj aliaj premoj fare de la homaro minacas malaperigi multajn marspeciojn. Kaj nun, novaj teknologioj de la petrol- kaj gas-industrioj pliigas niajn atingojn denove: oni nun celas eltiri mineralojn el la mara fundo. Niaj teknikaj atingoj profundiĝis sen profundiĝo de kompreno pri la ekosistemoj, kiujn ni komencas ekspluati.

Marpoluo estas tutmonda problemo, kaj ĝiajn rezultojn oni sentas eĉ en landoj sen aliro al maro. La aktuala internacia leĝaro pri maroj estas miksaĵo de traktatoj pri ŝipado, mar-poluo, fiŝkaptado, finegocoj pri endanĝerigitaj specioj, ktp. La plej granda kaj ambicia estas la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro. Per ĝi, UNo kodigis internacian leĝon de la maro, kaj estigis aron de “marzonoj”. Laŭ la traktato, ĉiu marborda lando rajtas estri marrimedojn ene de 200-marmejla distanco de la bordo. Landaj rajtoj malpliiĝas laŭ distanco. (Vidu figuron 1).

[figure]
Figuro 2: La altaj maroj, kie mankas leĝoj por protekti marajn ekosistemojn, konsistigas 64% de la maroj, kaj kovras 45% de la tuta tersurfaco.

Eksternacia jurisdikcio en la tiel nomataj “altaj maroj” estas tamen ĥaosa: ne maloftas sklaveco, murdo, kaj aliaj homrajtaj mistraktoj. (Vidu Urbina 2015 por bonega raportado pri la temo.) La tieaj marrimedoj apartenas al tiuj, kiuj ekspluatas ilin plej rapide. La altaj maroj estas vastaj: ili konsistigas 64% de la maroj mem, kaj 45% de la tuta tersurfaco. La aktuala reĝimo por regi ilin estas laŭdinda sed nesufiĉa.

La internacia leĝa maŝinaro estas malrapida, mallerta, kaj ne kunordigita. Por respondi al la hodiaŭa problemaro, ni bezonas instituciojn kiuj kapablas adapti kaj facilmove respondi al novaj scioj. Ni bezonas manieron estigi marajn naturprotektejon kaj aliajn regulojn en la altaj maroj, kaj solvojn por apliko kaj plenumo de reguloj. Mi timas, ke sen klaraj propriet-rajtoj kaj efektivaj sistemoj por protekti marojn, la tragedio de la komunaĵo daŭre ludiĝos en la altaj maroj.

Glosaro

Insularaj Akvoj
Maro inter insuloj de insularo – ekzemple inter la havajaj insuloj.
Teritoria Maro
Zono kiu etendas suverenajn rajtojn je 12 marmejloj maren. Leĝoj de marbordaj landoj aplikiĝas en Teritoria Maro.
Kuntuŝiga Zono
Zono, kiun marbordan landon bezonas por efektivigi leĝojn ene de sia teritoria maro. Alilandaj ŝipoj, inkluzive de militŝipoj, rajtas tranavigi tiun zonon libere (sed nepre pace).
Ekonomia Ekskluda Zono (EEZ)
Enhavas la Kuntuŝigan Zonon, kaj etendiĝas de 12 ĝis 200 marmejloj for de marbordaj bazlinioj. En EEZ, marborda lando ne rajtas efektivigi siajn leĝojn, sed ĝi havas ekskluzivan rajton profiti de maraj rimedoj, inkluzive de la kontinentbreto aŭ marfundo.
Altaj Maroj
Ekster EEZ estas la Altaj Maroj, kiuj apartenas al ĉiu kaj neniu. Tie iu ajn rajtas libere navigi, fiŝkapti, ktp., kondiĉe de aliaj interkonsentoj.
Kontinentbreto kaj Internacia Marfundo
Se la kontinentbreto de lando etendiĝas preter la EEZ, marborda lando rajtas profiti (se konsentas UNo) de mineralaj kaj aliaj rimedoj de la marfundo ene de maksimume 350-marmejla distanco. Ĉiuj aliaj rajtas fiŝkapti, navigi, ktp., sur la supra akvo. Preter 350 marmejloj estas la Internacia Marfundo, kies rimedoj estas “komuna heredaĵo de la homaro” kaj kion regas Estro de la Internacia Marfundo (sidejo en Kingstono, Jamajko).

Legu pli: