Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

Unuaj laboriloj

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-12
[figure]
Faldmezurilo.

Jen ofta demando, kaj eble la plej tikla, de komencantoj en la metio de lignoprilaboro:

“Kiujn laborilojn mi bezonas por prilabori lignon?”

[figure]
Ortilo.

Por ĝenerala lignoprilaboro oni bezonas modestan kolekton de malmultekostaj laboriloj. Ili ne devas esti tutnovaj, sed almenaŭ taŭgaj kaj bonstataj. Tiaj laboriloj estas fojfoje troveblaj brokante ĉe bazaroj, aŭ en reklamoj ĉe retejoj kiel Craig’s List.

[figure]
Kompleto de manaj ŝraubiloj por fendokapaj kaj krucfendaj ŝraŭboj.

Senelektraj laboriloj

Unue, oni devas havi laborilojn por precize mezuri kaj desegni la diversajn erojn de projekto: mezurilon (ekz. faldmezurilon aŭ mezurbendon), ortilon, kaj kelkajn krajonojn.

[figure]
Ŝlifpapero.

Gravaj estas iloj por kunfiksi tabulojn per najloj kaj ŝraŭboj: la kutima ĉarpentista martelo, kaj ankaŭ baza kompleto de manaj ŝraŭbiloj por projektoj kiuj bezonas nur kelkajn mallongajn ŝraŭbojn.

[figure]
Bendokrampo tenanta kadron por pentraĵo.

Egale havendaj estas la provizoj: gluo, ŝraŭboj kaj najloj por kunfiksi, ŝlifpapero de diversaj gradoj por glatigi, kaj oleojfarboj por finpretigo de projektoj.

[figure]
Mallonga trapeza segilo.

Ne eblas havi tro da krampoj, sed komence oni bezonas nur almenaŭ du. Ne vere gravas la stilo, sed ili devas esti fortaj kaj havi kapablon malfermiĝi ĝis ses coloj (15 cm). Por ĉiu sekva projekto eble oni volos aĉeti pli da krampoj – estas plej utile akiri ilin duope. Depende de la projekto, tre utila povas esti bendokrampo. Por mezgrandaj skatoloj ĝi estas nepra!

[figure]
Gersegilo kun gersegujo.

Multfoje oni bezonos fari nur unu-du tranĉojn kaj ne volas startigi segmaŝinon por tia malgranda tasko, do mi rekomendas du senelektrajn segilojn. La unua estas mallonga trapeza segilo, utila por multspecaj tranĉoj. Ĝi egale facile segas laŭlonge aŭ transverse. La dua havas fajnan dentaron kaj estas ofte uzata por fari oblikvajn, transversajn tranĉojn (aŭ gerojn) helpe de speciala kesto. En Esperanto la segilo nomiĝas gersegiloferdorsa segilo, kaj la kesto gersegujogersega kesto.

[figure]
Ĉiziloj.

Oni trovos multan utilon en malgranda kolekto de ĉiziloj. Ili estos bezonataj se oni progresos al la farado de morteza aŭ hirundvosta juntado. (Vidu n-ron 2016:6 por priskribo de juntoj.)

[figure]
Faldebla stablo.

Ne forgesu la laborstablon! En la komenco oni povas uzi porteblan, faldeblan stablon aŭ lignopanelon sur du segbokoj, sed finfine oni bezonos konstrui apartan stablon.

Elektraj laboriloj

Man-tenebla, elektra borilo estas tre utila por bori truojn kaj turni ŝraŭbojn. Nepre aĉetu borilon kun ŝanĝeblaj rapidoj kiu turnas ambaŭdirekte.

[figure]
Elektra borilo.

Saltsegilo estas utila por komencanto. Ĉefe oni uzas ĝin por fari kurbojn, sed kun zorgo oni povas fari pli-malpli rektajn liniojn. Ekzistas multaj specoj de interŝanĝeblaj klingoj kiuj taŭgas por tabuloj de diversaj materialoj kaj dikecoj.

[figure]
Saltsegilo.

Eble la plej multekosta elektra ilo estas la surstabla ronda segilo. Kvankam la ĉefa uzo estas segi tabulojn laŭlonge, malmultekosta segilo povas precize segi orte kaj oblikve per hejmfaritaj helpiloj, ekzemple orta glitkesto aŭ bevela glitplato. Se oni ne volas unue elspezi monon por tia surstabla segilo, eblas fari samspecajn tranĉojn per ronda segilo kiun oni tenas mane.

[figure]
Surstabla ronda segilo.

Krom se oni vere ĝuas tedan laboron, oni bezonas almenaŭ unu ŝlifilon. Se ĝi estas la sola, kiun oni povas aĉeti, mi rekomendas aparaton kiu rotacias tra vagantaj elipsoj. Angle ĝi nomiĝas random orbital sander; en Esperanto mi nomas ĝin “vag-rotacia ŝlifilo”. Tamen estas multe da helpo en simplaj ŝlifbloko kaj ŝlifpapero.

[figure]
Elektra ŝlifilo.

Por eĉ pli serioza lignoprilaboro

Se oni posedas domon aŭ emas esti memfaranto, oni eble jam havas la plejparton el tiuj iloj. Por fariĝi pli serioza en la metio, oni eble volos plibonigi sian ilaron per aĉeto de pli multekostaj aparatoj.

[figure]
Bormaŝino.

Unu el tiuj estas bormaŝino – efektive borilo muntita sur propra stablo – kiu tre utilas por precize fari truojn.

[figure]
Bendsegilo.

Alia tre utila sed ne nepre necesa ilo estas bendosegilo. Ĝi helpas pli facile kaj precize fari serpentajn tranĉojn per pli sekura rego de la laborpeco.

[figure]
Kavigilo.

Finfine, kavigilo rapide faras kanelojn kaj bevelas randojn. Mi uzas kavigilon por preskaŭ ĉiu projekto, sed ĝi ne estas necesa en la komenco.