Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Murdo en oficejo

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30
[figure]

Detektivo Sennom denove petis helpon de profesoro Ŝibolet por solvi krimon. Sennom kaj Ŝibolet ĉirkaŭrigardis la oficejon de la mortinto, sinjoro Viktor Tim. Lia kadavro kuŝis sur la planko, malantaŭ skribotablo. Apud ĝia maldekstra mano estis malgranda pistolo de eksterlanda marko.

Ĉeestis ankaŭ atestanto, Mortimer Ginto. “Mi tuŝis nenion,” li diris, “krom la telefonon por voki la policon.”

“Diru al mi, kio okazis”, demandis Ŝibolet.

“Vik’ vokis min al sia oficejo. Tiam li akuzis min pri amafero kun sia edzino. Mi respondis, ke li ege malpravas, sed li ne trankviliĝis. Subite li ekstaris kaj kriis, ‘Mi mortigos vin!’ Fulmrapide li malfermis la supran tirkeston de la skribotablo, elprenis pistolon, kaj pafis al mi. Li maltrafis. Mi tuj repafis per mia propra pistolo … kaj li falis, mortinta. Mi nur defendis min.”

Preninte krajonon el sia poŝo, Ŝibolet metis duonon en la tubon de la pistolo apud la kadavro. Li stariĝis, malfermis la supran tirkeston de la skribotablo, kaj zorge enmetis la pistolon.

Daŭrigis Ginto: “Mi havas permesilon por mia pafilo. Mi estas privata detektivo.”

Detektivo Sennom diris, “Ni trovis kuglon de tiu eksterlanda pistolo en la muro kontraŭ la skribotablo. La pistolo havas fingrospurojn de s-ro Tim, sed evidente li ne havis permesilon, do ni ne povas spuri ĝin.”

Ŝibolet diris, “Kompreneble vi akuzos Ginton pri murdo, ĉu ne?”

Kio misas en la atesto de Mortimer Ginto? Ĉu vi povas diveni? Inter la solvintoj ni lotumos du premiojn. Bonvolu sendi nur unu solvon al la redakcio antaŭ la 15-a de Junio.