Pri UE

Kolofono

Usona Esperantisto estas la oficiala bulteno de Esperanto-USA. Ni bonvenigas kontribuojn ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en la angla lingvo. Artikoloj estu proksimume 200–2000 vortojn longaj. Prefere sendu tekstojn retpoŝte al bulteno@esperanto-usa.org aŭ per kunhavita Google-dokumento. Sendu fotojn per Google Drive aŭ, se necese, per SwissTransfer. Inkluzivu vian nomon, klare indikante la personan kaj familian nomojn, memfoton kaj biografieton de inter 25 kaj 50 vortoj. Kun aliaj fotoj bonvolu sendi informojn pri la datoj, lokoj kaj nomoj de la fotintoj kaj fotitoj. Ni resendos materialojn ricevitajn poŝte (2014 Capitol Ave, #100, Sacramento, CA 95811) se vi aldonas memadresitan, afrankitan koverton.

Opinioj esprimitaj en Usona Esperantisto apartenas al la individuaj aŭtoroj kaj ne nepre prezentas vidpunktojn de la redakcio aŭ de Esperanto-USA.

Materialoj aperintaj en Usona Esperantisto estas libere haveblaj kaj redisdoneblaj laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0. Ni tamen petas, ke legantoj atendu du monatojn antaŭ ol reeldoni la plej freŝajn artikolojn.

La limdato por artikoloj en № 2026:3 estas la 1-a de aŭgusto 2026, kun du-semajna escepto, laŭ antaŭa interkonsento, por raportoj pri la UK. Sendante materialon al la redakcio, oni donas al Esperanto-USA neekskluzivan permeson redakti kaj aperigi la materialon en la bulteno kaj en aliaj eldonaĵoj. Aŭtoroj tamen retenas kopirajton kaj tial rajtas reuzi, reeldoni aŭ vendi siajn originalajn, neredaktitajn verkojn laŭplaĉe, sen bezono atribui ilin al Usona Esperantisto.

Ĉefredaktisto: Alena Adler (ri).