Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

De la estraro

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-11

Julie Spickler, Vicprezidanto

Kiel Vic-Prezidanto, mi respondis antaŭ kelkaj semajnoj al mesaĝo de la Prezidento pri plano por Lingva Festivalo en Montrealo. La Festivalo okazos ĉi-somere, kaj la Kebeka Esperanto Asocio planas ĉeesti ĝin. La mesaĝo temis pri financaj kaj aliaj aferoj, pri kiuj mi devas lerni pli. Mi ankaŭ sendis surpaperajn dank-leterojn al ĉiuj, kiuj donacis al la fondusoj de E-USA dum la jaro. Mi ĉeestis la LK-on en Miami, kaj planas esti en Raleigh por la venonta LK.

Kaj jen ideo por la disvastigo de Esperanto: Mi ofte subskribas retajn petskribojn por subteni aŭ kontraŭi kelkajn aferojn, kaj kutime estas loko por personaj/individuaj komentoj. Mia ideo estas skribi simplan, mallongan komenton en Esperanto, (uzante angla-similajn vortojn) kaj poste tradukon en la angla. Tiel ni montros, kiel simpla kaj komprenebla estas nia lingvo, kaj eble estos kelkaj kiuj ekinteresiĝos kaj trovos la retejojn LernuDuolingo.