Presita el Usona Esperantisto № 2012:6

Seminario pri Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28

Hanojo, Vjetnamujo – La 97-a Universala Kongreso de Esperanto, organizita de Universala Esperanto-Asocio en Hanojo, Vjetnamujo, de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto, estis la loko de seminario (en Esperanto) pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

La seminario, sub gvido de Humphrey Tonkin kaj Neil Blonstein, reprezentantoj de UEA ĉe la ĉefsidejo de UN en Novjorko, kaj Renée Triolle, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, donis superrigardon de la strukturo de la du organizaĵoj, kaj precipe de iliaj humanecaj kaj homrajtaj agadoj. La celo de la seminario estis prezento de la UN antaŭ la Esperanto-komunumo.

Kvardeko da homoj partoprenis, el larĝa gamo de landoj kaj profesioj, inkluzive instruistojn. Materialoj el la seminario estas konsulteblaj en la retpaĝaro de Esperanto por UN, kie troviĝas ankaŭ Esperanto-tradukoj de gravaj dokumentoj de UN, kune kun terminaro pri UN kaj priskribo de la strukturo de UN.