Presita el Usona Esperantisto № 2012:6

Vermaland

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28
[figure]

Nia membro Breto Sanders afable sendis foton de tiu ĉi mirinda anonctabulo, kiun li trovis ekster Fenikso, Arizono.

Laŭ li, supozeble temas pri “aparte fekunda grundo, danke al vermoj.” Ĝi tamen situas proksime al nuklea centralo, do li hipotezas ke, eble, per mutacioj, “la vermoj fariĝis inteligentaj kaj kampanjas por starigi propran nacion.” Jes, devas esti. Kiel bonŝance, ke niaj novaj vermaj mastroj parolas Esperanton! (Ĉiuokaze, anstataŭ Vermaland’, Breto preferus eble Vermujo.)