Presita el Usona Esperantisto № 2012:6

Indaj aĵoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28

Vekiĝinte, mi aŭdis la sonon de muso manĝanta. “Bonan matenon, kara kunloĝanto”, mi salutis. Jam delonge mi ĉesis zorgi pri la aliaj vivantaĵoj ĉe mi. Estas nenio farebla; ili estis tie unue. Mi streĉiĝis kaj paŝis al la necesejo. “Kio nova hodiaŭ?” mi demandis al la mortintaj insektoj kiuj ornamis la necesejan fenestron.

Ili ne respondis.

“Same ĉe mi.”

Ekstere, nebulo malrapide supreniĝis de la banan-arboj sub frumatena arĝenta ĉielo, dum junaj virinoj portis grandajn kruĉojn de akvo surkape.

“Ho hm …”, mi oscedis.

Mi malrapidis al la kuirejo kaj metis tri grandajn, plenplenajn kulerojn da solvebla kafo en tason de malvarma akvo. Mi trinketis la nigregan likvon. “Ŭaŭ,” mi tusis, “tio malfermos miajn okulojn!”

Viro bezonas iom da interna movforto por pasigi longan tagon farante nenion. Estis jam Junio, la lerneja instruado jam finiĝis, kaj mi ja enuis. Mi kontente enuis. “Mi profitos de ĉi tiuj tri liberaj monatoj”, mi diris al mi, malfermante Harlequin-romanon. Kiam la Pasio Sin Implikas. Du novaj kolegoj, ĉarma viro kun rava rideto, kaj belega, sprita virino ial aĉetis domon kune. Post 135 paĝoj da parolado pri sentoj, ili geedziĝis kaj naskis kelkajn infanojn.

“Ŭaŭ”, mi diris, fermante la libron konsidereme. “Oni estis pagita por tio.” Mi trinketis la reston de la dentosolvanta kafo. “Mi povus verki ion pli bonan ol tiun nelegindan forĵetaĵon. Kaj certe estus io en ĝi pli interesa ol tedaj sentoj.”

Mi prenis notlibreton kaj mordetis mian malsupran lipon, pensante. “Mi ĝin titolos … ummm … Dolĉamoro.” Mi min laŭdis. Tre bona titolo. Mi komencis skribi:

La sonorilo super la pordo de la kafejo tintis kiel trinkmono en la poŝo de fraŭlino Dolĉa. Kliniĝante antaŭen por verŝi kafon en la tason de maljuna sinjoro Harper, ŝi rigardis supren kaj ridetis al la novalvenanto.

“Bonvenon, kara. Sidiĝu ie ajn.”

La alta viro kun larĝaj ŝultroj kapsalutis kaj kondukis sin al tablo en angulo.

Dolĉa alportis menuon kovritan per bildoj de fritaĵoj. “Ĉu vi havas nomon, kamionisto?” ŝi demandis, ridetante plenbuŝe.

“Mac”, solene respondis la kamionisto tra siaj lipharoj.

“Ho. Nu, vi estas tiel granda, do mi nomos vin ‘Big Mac.’ ”

“Prefere ne”, li diris.

“Genia”, mi anoncis gaje al la malplena ĉambro. Mi zum-zum-zumis pro la kafo. Tiam mi aŭdis vokon tra la pordo.

“Tu es là?” demandis mia najbaro, Papa Douala. Li parolas miksaĵon de la franca, la angla, kaj piĝino, kaj li vizitas min preskaŭ ĉiutage por peti ion. Mi min levis kaj malfermis la pordon. “Pa Douala, Bonjour.”

Merci, bonjour. You are in?
(“Dankon, bonan tagon. Ĉu vi estas ene?”)

Oui. How?
(“Jes. Kiel vi fartas?”)

J’attends la mort. I am sick. Dat high blood di worry me. Ma skin di cratch. A wan go for hospital, buy medecin, shidon fine. A don make plenty basket dem, but no man neva come for buy’am. Money no dey. We dey hungry for house. Black mens di suffa sotey.
(“Mi atendas la morton. Mi estas malsana. Alta sangopremo maltrankviligas min. Mia korpo doloras min. Mi volas iri al malsanulejo, aĉeti medikamenton, farti bone. Mi faris multajn korbojn, sed neniu venis por ilin aĉeti. Mi ne havas monon. Ni estas malsataj en la domo. Nigruloj suferegas.”)

Chai! E no easy, eh? You get how many basket dem?
(“Ho! Ne estas facile. Kiom da korboj vi havas?”)

Four. Buy’am, A beg, make A go for hospital.
(“Kvar. Aĉetu ilin, mi petas, permesu ke mi iru al malsanulejo.”)

Mi prenis ekvivalenton de kvar usonaj dolaroj el mia poŝmono kaj donis ĝin al li.

Thank you plenty, eh! Tu me fais toujours bien. Merci, eh!
(“Multan dankon! Vi ĉiam traktas min bone. Dankon!”)

No problem. Nous sommes ensemble.
(“Nedankinde. Ni estas kune.”)

Pa Douala eklametis for. Mi refermis la pordon kaj relokis min antaŭ la notlibreto:

Mac manĝis sian lardon malrapide, senatente.

Dolĉa rigardis lin dum ŝi rondiradis la etan restoracion, viŝante tablojn, plenigante tasojn, alportante fakturojn. Ŝi interesiĝis pri li. “Mi scivolas, kio okupas lian menson …” ŝi pensis, zigzagante inter la tabloj al la meditanta kamionisto.

“Kiel vi fartas, Big Mac?”

Mac ekĝemis. “Bonvolu ne nomi min …”

“Ho jen, en via …” interrompis Dolĉa, indikante al siaj dentoj. Ŝi viŝis al si la manon sur antaŭtuko kaj poste metis la montrofingron en lian buŝon, forigante pecon da karbiĝinta lardo fiksitan inter liaj dentoj.

“Eh! Ĝi daŭre genias!” mi ekkriis denove al neniu.

“Sinjoro!” iu vokis ekstere kaj frapis la pordon.

“Jes? Kiu estas?” mi demandis.

“Estas mi.” Ĉiuj ĉiam respondas tiel.

“Estas centoj da mi-oj en ĉi tiu vilaĝo. Kiu mi estas vi?”

“Sinjoro?” li demandis, ne komprenante.

“Eniru”, mi rezignis. “La pordo ne estas ŝlosita.”

Lernanto eniris kaj salutis min.

“Ho. Michael Jack.” Jes, lia nomo estas vere Michael Jack. “Kiel vi fartas?”

“Bone.”

“Kion vi alportis al mi?”

“Nenion, sinjoro.”

“Domaĝe. Kion vi faras?”

“Nenion, sinjoro.”

“Same ĉe mi”, mi respondis. Michael Jack sidis malpeze apud mi. Li ekfoliumis la notlibreton.

“Malgranda knabo, ne legu tion”, mi riproĉis. Oni rajtas alparoli pli junajn homojn uzante la nomon “malgranda knabo” aŭ “malgranda knabino”, eĉ se tiu pli juna homo estas fizike multe pli granda ol la parolanto.

“Mi bedaŭras, sinjoro.”

“Ni spektu whiteman film.” Mi montris por li sciencfikcian filmon.

Michael Jack miris pri la flugantaj aŭtomobiloj. “Wandaful!” li kriis.

“Vere. Tia estas whiteman country”, mi ŝercis. La anglaparolantoj nomas Usonon kaj Eŭropon whiteman country (“blankulo-lando”).

Li supozis ke mi parolas serioze, do mi klarigis, ke tio estas nur fikcio de filmo, kaj ĝis nun ne ekzistas urboj plenaj je flugantaj aŭtomobiloj. Poste mi reiris al verkado:

“Ĉu vi ĝuis la manĝaĵon?” demandis Dolĉa.

“Ĝi estis bruligita. Ĉio estis brulgusta.”

“Nia kuiristo aĉas”, ŝi ridetis. “Ummm … ĉu vi eble povus veni kun mi al la stokĉambro por helpi min levi pezan skatolon de buŝtukoj?” Ŝi klinis sin proksime al li. “Mi bezonas iun … grandan.”

“Ne”, mi skuis la kapon. “Nun ĝi ekiras en malĝustan direkton. Tio estas pli erotika ol ….”

“Sinjoro, kio estas tio?” Michael Jack trovis skatolmalfermilon kaj rigardis ĝin suspekteme.

“Oni uzas ĝin por malfermi skatolojn.”

“Kiel ĝi funkcias?” li demandis.

Mi demonstris ĝin uzante malnovan kafujon. Li miris kaj volis provi. Li tre fieris kiam li sukcesis.

Chai!” li kriis. “Blankuloj! Vi ĉiuj ĉiam faras tre indajn aĵojn.”

“Ni estas tre mojosaj, ĉu ne?” mi diris. Mi remalfermis la notlibreton kaj skribis:

(Daŭrigota en venonta numero.)