Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Zamenhofa simpozio ĉe UN

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

La 15-an de Decembro okazis UEA-simpozio ĉe 777 U.N. Placo por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Thomas Eccardt enkondukis la prelegantojn kaj legis salutan leteron de la pola ambasadoro Andrzej Towpik.

La anglalingvaj prelegoj tuŝis diversajn temojn rilate al Zamenhof. Esther Schor, poetino kaj profesorino ĉe Princeton, parolis pri liaj judaj influoj, ekz. cionismo kaj hilelismo. Arika Okrent, verkistino parolis pri Zamenhof kaj humileco. La psikiatro James Lieberman traktis psikologiajn aspektojn de Zamenhof kaj lia estrecofilozofio. Timothy Reagan, profesoro ĉe Centra Konektikuta Ŝtatuniversitato, parolis pri lingvokonstruado, kaj Humphrey Tonkin, emerita profesoro ĉe la Universitato de Hartford kaj eksprezidanto de UEA, parolis pri la testamentaĵo de Zamenhof.

Proksimume sepdek homoj ĉeestis, inkluzive de la ambasadoro de Benino Jean Francis Zinsou, kelkaj ĵurnalistoj, regionaj esperantistoj, kaj aliaj interesitoj. Oni povas vidi la registritajn prelegojn en la retejo de Esperanto-USA.