Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Dialektaj dilemoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03

En ĉi tiu rubriko ni prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ni faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.

Ni relegu la tekston por la ĉi-monata defio:

“Guys like us, that work on ranches, are the loneliest guys in the world. They got no family. They don’t belong no place. They come to a ranch an’ work up a stake and then they go inta town and blow their stake, and the first thing you know they’re poundin’ their tail on some other ranch. They ain’t got nothing to look ahead to … With us, it ain’t like that. We got a future. We got somebody to talk to that gives a damn about us …”

Ni ricevis ses tradukojn, de J.P., S.M., K.G., S.N., G.B., kaj E.L. Dankon al ĉiuj! Kaj efektive ĉiu alfrontis la problemojn de la teksto tre malsame. Al kiaj problemoj ni aludas? Nu, jen la vulgara familiareco de la lingvo, jen la provo redoni tre precizan usonan parolmanieron de aparta socia klaso en aparta tempo, jen esprimoj ne tre kutimaj (blow their stake, poundin’ their tail), jen duoblaj negativoj (don’t belong no place, ain’t got nothing).

Provoj redoni diversajn dialektojn malmultas en Esperanto. Ekzistas “La Mezepoka Esperanto” de Kalocsay kaj aŭdaca provo de Baghy pri ĉinakĉenta Esperanto en lia verko La Verda Koro. Tiuj provoj estas en si mem interesaj, sed ili ne estas multe sekvataj (nek, ni diru, tre sukcesaj). Plej ofte, ĉiuj roluloj en Esperanto-literaturaĵoj esprimas sin per tiu internacia, gramatike korekta parolmaniero, al kiu strebas Esperanto-parolantoj en la realo. Ĉar (ideale) mankas dialektoj en Esperanto, tial mankas ankaŭ dialektoj en la Esperanto-literaturo. Tio estas grava avantaĝo por komunikilo, sed eble malavantaĝo por literatura esprimilo.

Pro tio, ke ne ĉiuj esperantistoj rekonas tiujn dialektojn, legantoj povas taksi iujn vortelektojn kiel senintencajn erarojn. Tio okazis, ekzemple, rilate la provon de George Baker traduki la novelon Uncle Remus en Esperanton (Usona Esperantisto 2008:5). Barbara Pietrzak, reagante en rubriko de Pola Radio (Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro, 2008-11-25), diris, “Estas iom bedaŭrinde konstati, ke tiom baza eraro kiel duobla neo, kaj do ekz. ‘ne diras nenion’, dume devigas flankenmeti la legaĵon.” Anglalingva leganto rekonas ne diras nenion kiel tradukon de ain’t saying nothing, kiu estas dialekta esprimo – la gramatika malĝustaĵo ne estas erara. Tio ne estas memevidenta al leganto kiu ne konas la usonanglan.

Do, kiel elturniĝi, tradukante Of Mice and Men? Interese – tralegante la provojn ni trovis pli da gramatikaj eraroj, ol kutime. Ĉu intencaj aŭ senintencaj eraroj? Estis malfacile decidi.

guys — Komence de la komenco, kion fari pri tiu ĉi tre ofta usona vorto? Tri el niaj tradukistoj elektis uzi uloj. Unu tipoj (ne konsilinde: ĉi tie ne temas pri “ideala modelo, prezentanta altagrade en si la karakterizajn ecojn de iu speco de personoj aŭ objektoj” – PIV2005). Kaj unu viruloj. (Ĉu tio estas pli bona ol simpla uloj?) Sed kio pri knaboj, homoj, kamaradoj, kompanoj, kunuloj … eble eĉ bubojkanajloj? Ni scivolas, tamen, ĉu ne ĉi tie la senco estas simple viroj. Kaj ni vere volas pensi pri la vortoj vakero kaj gaŭĉo … aparte vakero, kiu signifas “rajdanta gardisto de brutoj en Ameriko.” Sed ne, verŝajne la ranĉo de la rakonto ne estas tiaspeca ranĉo …

… that work on ranches — La vorto ranĉo ja ekzistas en Esperanto. Tri elektis ĝin, tri elektis la vorton brutbieno. Sed la kalifornia ranĉo ne estas brutbieno, sed bieno en kiu oni kultivas legomojn (aŭ fruktojn). Ni kredas ke la PIV-a grandbieno vere taŭgas ĉi tie: “bieno [kampara posedaĵo, kun la agroj, ktp dependantaj de ĝi] tiel granda ke ĝi postulas gvidadon de specialisto kaj ekspluatadon per multe da laboristoj.” Ĝuste tiaj laboristoj estas George kaj Lennie en la rakonto.

They don’t belong no place — Jen la diversaj esprimoj en la provoj: nenie apartenas, ili ne apartenas al nenion lokon (tiel), senhejmaj, ili ĉehejmas nenie, nenie ili enhejmas, kaj ili ne apartenas al nenie. Ĉi tie ni komencas vidi kelkajn uzojn de neregula gramatiko, eble por provi kapti la parolmanieron de la teksto. Laŭ ni, la senco estas “konstantan loĝejon ili ne havas”. Ni ŝatas ili ĉehejmas nenie.

work up a stake — La provoj estis gajnas monon, kondukas veton, ŝparas iom da, akumulas monerstakon, amasigas sumeton, kaj priparas monprovizon. Ŝparas iom da estas interesa elturniĝo. En laŭlibra Esperanto oni ne lasu da sen substantivo, ekz. iom da mono. Tamen oni tre ofte aŭdas iom da en la parola lingvo. Neniu pensis pri gajni, enspezi, perlabori, aŭ la tre bela lukri. Ni ne certas ĉi tie ĉu la ideo de stake rilatas al vetludo … povus esti tiel, sed laŭ la kunteksto ni taksas la signifon esti “gajni iom da mono per laboro”.

blow their stakeMalgajnas ĝin, eksplodigas ilian veton, malaperigas tion ĉi, pufelspezas la stakon (bele!), forfajfas la tuton, kaj fuŝas la monprovizon.

pounding their tail — rezultigis kelkajn diversajn provojn. ili sklavos ree, ili ‘stas pistadas ilian voston (tiel), ili pugbatas al si, ili ŝvitigas la pugon, ili batas l’ voston. Ĉi tie ni kredas ke oni ne povas laŭvorte traduki … la usonangla esprimo simple signifas “pene laboranta”. Internacia leganto ne certe komprenus la uzadon de vosto aŭ pugo … tial ni preferus sklaviŝvitegi, aŭ simile, kvankam tiuj esprimoj estas malpli sukaj. Ĉu iu zamenhofa proverbo taŭgus ĉi tie, aŭ ĉu prefere ne miksi la mondojn de Zamenhof kaj Steinbeck?

to look ahead toPor la estonteco, for-atendi al, espero, anticipi, antaŭesperi, antaŭĝui.

With us it ain’t like that. — Plaĉa estas Kun ni, n’ estas tiel. Kvankam la elizado de e el ne ne estas tute gramatika, ĝi ne kondukas al miskompreno. Fakte n’ estas estas ofte aŭdata en la parola lingvo.

We got a future — Ĉefe oni uzis formon de estonteco. Unu uzis esperon, kaj unu morgaŭon. Unu uzis futuron – ni konsilu ke la futuro ne estas la estonteco en normala Esperanto … kaj niaj roluloj certe ne parolus tiel.

We got somebody to talk to that gives a damn about us. — Ŝajne tiu ĉi frazo estis problemo, ĉar neniu el la provoj estis vere kontentiga. En la usonangla, to give a damn signifas “prizorgi, atenti, ami, ŝati”, kc. Oni ne devas traduki per la vortoj damni, diablo, aŭ simile. Kaj ĉi tie la somebody rilatas al la pli frua guys – ĉu ne kunulo, kompano, kamarado?

Jen provo al traduko iom sinteza, iom originala:

Viroj kiel ni, kiuj laboras en grandbienoj, estas la plej solecaj en la mondo. Sen familio. Ili ĉehejmas nenie. Ili vagas al grandbieno kaj lukras monon, kaj poste iras en l’urbon kaj pufelspezas ĉion, kaj tuj ili ŝvite sklavas en iu alia grandbieno. Ili esperas al nenio. Por ni, n’estas same. Ni ja havas estontecon. Ni havas kompanon, al kiu ni parolas kaj kiu nin atentas, por kiu ni estas pli ol nenio …

Por la nova defio, ni volas iom ŝanĝi la vojon, kaj proponi tradukon el Esperanto en la anglan. La Infana Raso de William Auld estas konata kaj laŭdata, kvankam eble malofte vere legata … kaj jam ekzistas almenaŭ unu traduko en la anglan. Sed interesus nin vidi kion vi, karaj legantoj, farus pri la komencaj versoj de la poemo:

Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben
kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben,
ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn!

Kaj vin, ho posteulo de Ruben, kiu velojn
de karavelo hisis kaj sur la mar’ piratis
kaj la filinon duan de tavernisto svatis
kaj lasis ŝin graveda kaj malaperis tute
sur marofundon – kara, mi kantas vin salute!
(Kaj ankaŭ vin aparte, ho tavernistfilino,
avino mia praa, al kies mola sino
sin premis tiu filo, kiu en posta vivo
dediĉis sin al rabo, al murdo kaj lascivo,
kaj dek bastardojn patris, el kiuj unu iris
milite al Polujo, kaj tie vaste viris,
al sia semofluo malfermis larĝe kluzojn,
al mi testamentante milope polajn kuzojn!)