Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Solvo de la krucvortenigmo en № 2009:5

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

La premiito de nia lasta enigmo estas Briĉjo (kiu petis, ke aperu nur lia propra nomo). Gratulon al vi, Briĉjo! Kaj laŭrojn al niaj aliaj solvintoj: George Baker, Vilĉjo Harmon, Olga du Temple, Ellen M. Eddy, Keneĉjo Goldbergo, Lucas Graves, Kevin Haulk, Arlyn Kerr, E. James Lieberman, Peter McCorquodale, Sandra Miller, William Patterson, Ray Redd, Dave Rutan, Jakobo Schwartz, kaj Russ Williams.

Malgraŭ la lastatempe pli malfacilaj enigmoj, la nombro da solvintoj daŭre kreskas. Ĉu pro vintra inerteco? Ĉu pro tio, ke vi preferas defiojn, kaj sopiras al eĉ pli grandaj defioj? Hmm …

Ĉiukaze, via vigla partopreno varmigas mian koron en tiu ĉi plej malvarma sezono. Dankon, kaj bonŝancon! – Red.