Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Instruvojaĝo al Ĉinujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

Dum Aŭgusto 2009, kvar urboj en Ĉinujo gastigis profesoron Ron Glossop por helpi instrui Esperanton, aparte al infanoj. Ron estas emerita profesoro de filozofio kaj pac-studo, kaj direktoro de Infanoj ĉirkaŭ la Mondo. Dum la vojaĝo li instruis en elementa lernejo en Taiyuan, en mezlernejo kaj publikaj parkoj en Wuhan, en infanĝardeno en Nanĉang, kaj en universitato en Harbin.

Ĉefa instruilo estis la Kanto de la Koloroj (alinome Ruĝa Pomo – la temo de la unua strofo), kiu uzas la konatan francan melodion Frato Jako. La strofoj instruas pliajn kolorojn, kaj la lasta traktas la bazan ideon de Esperanto: “Sur la Tero, bela Tero, Loĝas ni, kantas ni, Kune sur la Tero, Monda familio.” Lerninte la kanton, oni konversaciis pri demandoj rilate la kolorojn. Ili lernis kaj interparolis ankaŭ pri numeraloj ĝis mil, kaj pri legado de horloĝoj.

Ĉinaj esperantistoj afable prizorgis “profesoron Ron” dum la kvar-semajna vizito ĉar li ne scipovas la ĉinan lingvon. Inter la diversaj eventoj, li prelegis anglalingve ĉe Normala Universitato de Pekino pri “The Evolution of Responsible National Sovereignty”.