Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Guglo festis Zamenhof-tagon

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

Danke al instigo fare de esperantistoj tra la mondo, ankaŭ Google festis la 150-an naskiĝtagon de Zamenhof. Fojfoje la mondfama retserĉilo modifas sian emblemon por omaĝi diversajn festindajn datrevenojn, kaj je la 15-a de Decembro, ĉekape de ĉiuj diverslingvaj Guglo-paĝoj aperis bunta emblemo kun litero “l” anstataŭita de verda standardo. Surklakintojn estis kondukitaj al paĝo pri L. L. Zamenhof en Vikipedio.

Ne surprize, subite venis ondego da intereso pri la flageto kaj Zamenhof. Laŭ statistikoj de Vikipedio, la paĝo pri Zamenhof kutime ricevas ne pli ol po 160 vizitojn tage. Je la 15-a, tamen, venis pli ol 781 000 vizitoj.

La atentigo pri la datreveno ŝajne vekis intereson ankaŭ pri Esperanto. La 16-an de Decembro, TTT-estro Steve Brewer rimarkis subitan lavangon da vizitoj (proks. 7 000) al la retejo de E-USA (vidu supre). La 17-an, direktoro de la Centra Oficejo Bill Harris raportis: “Hieraŭ mi ricevis 97 informpetojn. Mi kutime ricevas 3 aŭ 4 tage. Multaj informpetintoj diris, ke ili sciis pri Esperanto dum longa tempo, sed [la sciigo de Google] instigis ilin lerni plu.” Kaj la 23-an: “Dum la lastaj du tagoj mi recevis mendojn de Amazon por entute 114 ekzempleroj de [la lernolibro de] Richardson.”

Ankaŭ la TTT-ejo Lernu.net ricevis multajn vizitantojn – preskaŭ tro multajn. Laŭ estro Jevgenij Gaus, kvankam Lernu kutime ricevas po 5 000 unikajn vizitantojn tage, dum la 15-a alvenis pli ol 29 000. La servilo ŝajne transvivis, raportis li, “tamen mi devis kelkajn aferojn provizore malŝalti, por ke la tuto iĝu iom pli rapida. Esperanto-flago ne plu aperas ĉe Google, sed Lernu daŭre havas sufiĉe multe da vizitantoj.”

Eĉ reagis konspirteoriistoj, ekzemple James Lewis de la retgazeto American Thinker, kiu asociis Esperanton kun Sovet-unio(!), kaj aludis ke Google partoprenas en konspiro (fare de Barack Obama kaj George Soros, kompreneble) por trudi al la homaro stalinisman mondregistaron …