Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Unitara Esperanto-ekspozicio

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

La 4-an de Oktobro ĉe Community Church en Novjorko mi ricevis spacon ekspozicii somerajn fotojn de la Universala Kongreso en Bjalistoko, KEF en Danujo kaj Svedujo kaj vojaĝo al Meksiko por renkontiĝo de UNO. Estro Bruce Southworth partoprenis. Estro de la komitato por Unuiĝintaj Nacioj, George Garland ankaŭ vidis la fotojn, kaj speciale interesiĝis pri la partopreno en Meksiko. Ĉirkaŭ cent homoj vidis parton de la ekspozicio kaj dek detale rigardis la fotojn.