Presita el Usona Esperantisto № 2008:6

Informado kaj dialogo ĉe librofoiro en Miami

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21
[figure]

La 14-an de Novembro mi kaptis okazon neformale partopreni en la Librofoiro de Miami.

Inter la partoprenantoj estis grandaj religiaj, politikaj, eldonistaj organizoj. (Iuj mi supozas havas aŭ havos kontaktojn kun UNO). Estas utile mencii ke duono de la homoj en Miami parolas ĉefe hispane kaj multaj brazilanoj estis surloke. Miaj scioj de tiuj lingvoj estis ofte bezonataj.

Mi speciale devas danki la lokan spiritistan movadon de suda Florido, kiu permesis al mi konservi informilojn ĉe ilia budo. Ne tro surprize, unu el la kvin partoprenantaj spiritistoj, Roberto Cabraz, iam studis Esperanton en Fortaleza, Brazilo, kaj rekomendegis lokan kunlaboron (ekz. prelegon pri Esperanto ĉe loka spirita domo).

Mi povis dialogi kun PEN Internacia (la junulino tie ja renkontis aliajn PEN-aktivistojn kiuj subtenas Esperanton), Social Workers Party (Socialista Laborista Partio), Ahmadiyya (Islama) Movado, Logosophy-Movado (Magdalena, el Brazilo, klarigis ke kelkaj el ĝiaj eldonaĵoj ja estas en Esperanto), Asocio de Aŭtoroj de Florido, eldonejo Nation Book (eldonas ankaŭ la gazeton The Nation) – ili klarigis ke amika eldonejo, Bloomsbury planas eldoni libron pri la historio de Esperanto – kaj Nacia Publika Radio. Samtempe mi informiĝis pri tiuj movadoj/organizoj kaj mi povis paroli dum pluraj minutoj pri Esperanto disdonante kvar-paĝajn informilojn. Mi ricevis plurajn kontakt-adresojn.