Presita el Usona Esperantisto № 2008:6

Rigardi malantaŭen … kaj antaŭen

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-21

Kiel rapide la tempo fuĝas! Baldaŭ finiĝos 2008, mia unua jaro redaktante nian bultenon, la Usona Esperantisto. La sperto estis kaj honoro kaj instruo.

Mi elkore dankas vin ĉiujn pro la belaj kontribuoj kaj afablaj vortoj, kiujn vi sendis. (Kaj mi pardonpetas, ke mi ne povis aperigi ĉiujn kontribuojn. Tamen kelkaj restas rezerve, por venontjara uzo!)

Sojle de la nova jarfino, mi denove pripensas eblajn ŝanĝojn por freŝigi la bultenon, kaj enhave kaj formate. Kion vi volus aldoni aŭ forigi? Ĉu vi havas ideojn pri novaj rubrikoj? Jen kelkaj ebloj, kiujn mi nun pripensas:

  • Debato: bone elpensitaj argumentoj, pro kaj kontraŭ, rilate al aktuala temo. Ekzemple: “Ĉu oni enmiksu Esperanton en politikajn aferojn?”

  • La ĉielo ĉi-monate: aferoj astronomiaj. Kiuj astroj estos vidindaj dum la venonta monato por ĉielo-rigardantoj en la norda duonsfero?

  • Facila Esperanto: ĉiunumera legaĵo por komencantoj en simpla lingvaĵo.

  • Renkonti viajn samlandanojn: intervjuoj kun interesaj usonaj esperantistoj, kiujn vi eble ankoraŭ ne konas.

Kion vi opinias? Kaj ĉu vi havas tempon kaj intereson kontribui novan rubrikon tri- aŭ ses-foje ĉiujare? Bonvolu sendi al mi viajn proponojn!