Presita el Usona Esperantisto № 2008:6

La retejo de Don Harlow

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-22
[figure]

Dum Januaro de la jaro 2008 forpasis du grandaj Esperanto pioniroj: Claude Piron kaj Don Harlow. La unua estas konata, inter alia, pro siaj originalaj verkoj, kiuj ofte celas komencantojn – Gerda malaperis, Ili kaptas Elzan, Vere aŭ fantazie. Sed ne malpli konataj al multaj komencantoj kaj spertuloj – ne nur usonaj – estas la nomo de Don Harlow. Kaj se ne la nomo, almenaŭ la retpaĝo de Don estas jam fama.

La heredaĵo de Don estas pli ampleksa, ol la retpaĝo, sed mi limigos min priskribi nur ĝin, ĉar aliaj pli kompetentas pri aliaj facetoj de lia vivo kaj agado. Kiam mi estis freŝbakita esperantisto, mi entuziasmis pri literaturo. Sed mi ankoraŭ ne kuraĝis mendi kaj legi tutan libron. Mi entajpis “Esperanto literaturo” en mian retserĉilon, esperante trovi ion mallongan, kiun mi povus per vortaro kaj lernolibro trabori. Aperis la retejo “Literaturo en Esperanto” de Don Harlow, kaj ĝi estis frandaĵo pli granda, ol mi iam povis esperi.

Mi trovis poemojn de nomoj al mi jam iomete konataj, kiel Kalocsay kaj Auld. Mi trovis prozaĵojn de verkistoj kiuj verkis mirinde flue sed per malfacilaj vortoj, kiel Camacho. Mi trovis tradukaĵojn de verkoj, kiuj saltigas la koron de literatur-amanto – Yeates, Poe, Lewis Carroll, Shakespeare. Suprizis min la abundo de Esperanto literaturo – de preskaŭ ĉiu jardeko ekde la kreado de Esperanto estis io frandinda, kaj mi komencis vidi evoluon de Esperanto literaturo. Amasoj de fremdosonaj nomoj pruvis al mi, ke Esperanto literaturo estas ne nur propraĵo de malgranda grupo, sed tiom bunta, kiom promesas ĉiu Esperanto lernolibro.

Ĵus elirinte el amaso de “leono estas besto” kaj “la kafo estas bongusta” frazoj, mi trovis la poemon La Sonoriloj de Poe, en la traduko de Kalocsay, per la retejo de Don Harlow. Kalocsay sukcesis kapti la sonon kaj ritmon de la originala poemo. Don mem deklamis la poemon, kaj ankaŭ li kaptis tiun sorĉan ritmon. Mi legis kaj frandis centojn da verkoj per la retejo de Don, sed sufiĉis tiu tradukado kaj deklamado de La Sonoriloj por pruvi kapablojn de Esperanto. La tuta retejo de Don por mi estis la pravigo de Esperanto – ĝis ne estas teoria, filozofia lingvo-projekto, sed vivanta lingvo, en kiu jam multege da homoj trovis rimedojn esprimi sin.

Unu el la kategorioj en la retejo de Don Harlow estas “Eventuala Enhavo de la Usona Antologio.” Tie oni trovas plurajn tradukojn de usonaj aŭtoroj – Twain, Poe, Longfellow, O. Henry, kaj aliaj. Plurajn tradukojn faras Don mem. Bedaŭrinde, tiu koncepto de la Usona Antologio verŝajne neniam realiĝos. Sed mi kredas, ke Don Harlow fakte sukcesis krei Usonan Antologion, kaj tiu antologio estas lia retejo mem. Samkiel Usono – samkiel Esperantujo – la retejo de Don Harlow estas fandujo de diversaj lingvoj, spertoj, tradicioj, epokoj, kaj ideoj. Samkiel Usono – samkiel Esperantujo – la retejo estas loko de buntaj mirindaĵoj. Ĝi estas esplorinda loko kiu riĉe rekompensas esploristojn. Nepre esploru la retejon, kaj nepre frandu ĉion, kion Don kolektis por ni.

Ed Williger kaj Tim nun laboras por transloki ĉion el la retpaĝoj de la familio Harlow, kion Don enmetis. Iam baldaŭ en 2009 vi povos ĝui la novan Bibliotekon Don Harlow, ĉe http://literaturo.org.