Presita el Usona Esperantisto № 2014:3

Raporto de la Simpozio pri Lingvo kaj Egaleco

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

Novjorko, mardon, 29-an de Aprilo 2014 — La simpozio, ĉe Church Center, 777 United Nations Plaza, Novjorko, okazis sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la Laborgrupo pri Lingvoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Universitato de Hartford. Universala Esperanto-Asocio rolis kiel la gastiga organizaĵo, kun parta subvencio de Esperantic Studies Foundation. UEA kaj CED jam en pasinteco organizis similajn aranĝojn, plej laste antaŭ du jaroj.

Aliĝoj. Entute 83 personoj aliĝis, el kiuj 14 ne ĉeestis. Plia seso da homoj ĉeestis individuajn partojn de la program sen aparta aliĝo. Inter la aliĝintoj estis reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, oficistoj de UN, universitatanoj, profesiaj tradukistoj, anoj de UN-misioj, kaj aliaj lingvolaboristoj.

Malfermo. Malfermis la programon: Lia Ekscelenco Filippe Savadogo, Ambasadoro kaj Konstanta Reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj de la tutmonda komunumo de parolantoj de la franca lingvo, la tielnomata Frankofonio; kaj sinjorino Françoise Cestac, iama Asista Ĝenerala Sekretario de UN pri Konferencaj Servoj. Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, iama prezidanto de UEA, prezidis la simpozion.

Inaŭgura parolado. La inaŭguran paroladon prezentis Mark Fettes, de la Universitato Simon Fraser, Kanado, nuna prezidanto de UEA, kiu emfazis la gravecon de la lingvoj kiel faktoro en internaciaj aferoj ĝenerale kaj daŭripova evoluigo specife. Li atentigis, ke UN donas malmultan atenton al lingvaj demandoj. Tiu manko de atento kondukas al ĝia emo, en multa ĝia laboro, funkcii desupre malsupren anstataŭ demalsupre supren.

Referaĵoj. Entute, dekdu pliaj referaĵoj estis prezentitaj de fakuloj kaj aktivuloj el ses landoj:

  • Lisa McEntee-Atalianis, de la Londona Universitato, alfrontis problemojn en la apliko de la oficiala multlingvisma politiko de UN, specife en la ekzemplo de la Internacia Martrafika Organizaĵo.
  • Britta Schneider, de la Libera Universitato Berlino, esploris la simbolajn funkciojn de la lingvoj preter etnaj demandoj, donante apartan atenton al popularaj uzoj de lingvoj, precipe en populara muziko.
  • Terrence G. Wiley kaj M. Beatriz Arias, de la Centro por Aplika Lingvistiko (Washington, DC), ekzamenis la limigojn truditajn al edukado kiel homa rajto pro neegaleca lingva leĝfarado kaj praktiko en Usono.
  • Esther Schor, de la Universitato Princeton, retrorigardis al la fondiĝo de la Esperanto-movado fine de la deknaŭa jarcento kaj komence de la dudeka, en la kadro de la debato inter liberalaj memportataj rajtoj kaj la rajtoj de komunumoj.
  • Yael Peled, de la Universitato de Montrealo kaj la Universitato McGill, ekzamenis la temon “Egaleco plurale: La lingvo kaj kompleksa egaleco,” en kiu ŝi pridemandis la terminojn lingvo kaj egaleco, montrante misperceptojn eventuale proprajn al ambaŭ.
  • Daniel Ward, redaktoro de la usona periodaĵo Language Magazine, traktis la problemon de mondlingva edukado en la angleparolanta mondo, kie en lernejoj kaj universitatoj lingvostudado daŭre falas, precipe en Usono.
  • Helder de Schutter, de la Katolika Universitato Leuven kaj la Universitato Princeton, esploris la implicojn de mondo, en kiu la proprietado de la angla lingvo transiras al dualingvaj parolantoj, kies neegaleca rilato al la angla naskas eventualajn nejustaĵojn.
  • Rosemary Salomone, de St. John’s University, Usono, alfrontis la implicojn de la kreskanta emo de universitatoj en neangleparolantaj landoj proponi edukadon en la angla, precipe en postdiplomaj studoj.
  • Anshuman Pandey, de la Universitato de Miĉigano, esploris tutmondajn komputajn normojn por lingvoj kaj skribsistemoj kaj la defiojn en klopodoj krei ekvilibran ĉirkaŭaĵon por uzantoj de ĉiuj lingvoj.
  • Eva Daussà, de la Ŝtata Universitato de Novjorkio, Buffalo, proponis la ekzemplon de la kataluna kiel granda minoritata lingvo en pli vasta ŝtata kunteksto, kaj la malfacilaĵojn en kreo de egaleca lingvopolitiko, kiu konservas kaj plifortigas la minoritaton.
  • Dipika Mukherjee, de Universitato Northwestern, ekzamenis religian identecon en rilato al lingvoj en Malajzio, montrante, ke oni nesufiĉe frontas la rilaton inter lingvo kaj religio, kaj atentigante, ke en Malajzio okazis falo en la rolo de la angla kiel interlingvo.
  • Andrea Schalley kaj Susan Eisenchlas, de Universitato Griffith, Aŭstralio, atentigis, ke en Aŭstralio la enlandan kreskon de multlingveco akompanas kvalita falo de la aranĝoj por tia multlingveco.

Ferma sesio. Fine, Mark Fettes gvidis ĝeneralan diskuton pri “tagordo por esploroj pri lingva egaleco.” Unu el la elementoj en tia tagordo, laŭ iuj partoprenantoj en la ofte vigla diskuto, devas esti esploro de la lingva situacio ene de UN mem.

Video. Ksenia Prilepskaja kaptis plurajn referaĵojn videe kaj ankaŭ intervjuis plurajn partoprenantojn.

Venontaj paŝoj. Oni esperas, ke iuj referaĵoj el tiu ĉi eksterordinare produktiva simpozio povos esti kolektitaj kaj eldonataj. Oni nun diskutas tiujn eblecojn. Oni ankaŭ diskutas vojojn por aktivigi la Laborgrupon pri Lingvoj ĉe UN cele al alfronto de iuj demandoj supre menciitaj.