Presita el Usona Esperantisto № 2014:3

Apokalipse

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Fotis Ĵenja Bondelid.

Mi ne konsciis
en tiu tago
ke en la mano mi tenis
signalon de la fino
nek ke ilin mi devus
karesi kaj ami
pro baldaŭa malapero
kaj neniama reapero
Mi ne kredis
je fina Fino
aŭ se jes, ĝi venus
per fajro aŭ glacio
tertremo kaj inundo
Kiu pensus
ke en mia mano
grimpis la ŝlosilo
ke ili rapide mortus
sekiĝus
kaj post tio
unu post alia
malaperus la vivaj eroj
de nia mondo
aparte mankas al mi
la birdokantoj
kaj la fidela ĉeesto
de miaj hundo kaj kato
malplenas mia mondo
kiel mia stomak’
sed plendi aŭ plori vanas
kiam oni restas sola
sen esper’.