Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Raporto de la meza regiono

Virtuala Bankedo en Sankta-Luiso

Lasta ĝisdatigo: 2022-03-10
[figure]

En Decembro 2021 nia klubo en Sankta-Luiso okazigis virtualan bankedon. Mankis al ni vespermanĝo, sed ne mankis al ni gastoj kaj interesaj konversacioj. Kvin partoprenintoj loĝas en la regiono de Sankta-Luiso, kaj kvin loĝas en aliaj urboj kaj eĉ en foraj ŝtatoj.

Je la komenco ni spektis Ho Zamenhof, vi foras nun. Ni dankas al Thomas Alexander, kiu kantis kaj afiŝis ĝin en YouTube, kaj ni dankas al David Jordan, kiu verkis la vortojn, inter aliajn amuzajn kantojn por zamenhofaj bankedoj.

En nia tre bonŝanca klubo, unu membro estas Duncan Charters, akademiano kaj la prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio. Li resumis por ni la staton de la UEA. Ĉu vi, leganto, planas ĉeesti la Universalan Kongreson en Montrealo, de la 6-a ĝis 13-a de Aŭgusto?

Ni ĝojis gastigi s-inon Charlotte Burton, kiu estas – eble vi jam bone scias! – Sekretario de Esperanto-USA. Ŝi komplezis al ni kaj faris resumon pri Esperanto-USA.

Skeĉon laŭtlegis nia gasto Anna Bennett kaj mi. Tiu estis Li volis fariĝi aviadisto; ni trovis ĝin en Facila skeĉalbumo de Bertram Potts (1895–1994).

Ni spektis kanton de Yves Desrosiers: Noktaj pensoj, kaj finfine, salutojn de esperantistoj tra la mondo en YouTube: Esperanto, la lingvo de unueco – Zamenhofa Tago 2021 – tre taŭga fino.

Estontaj eventoj troviĝas ĉe nia paĝo en Weebly … kaj ĉiuj estos bonvenaj!