Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Esprimoj kun redundaj, superfluaj sinonimoj

Lasta ĝisdatigo: 2022-03-23

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
Numero de Startling Stories (Julio, 1949) en kiu unue aperis la novelo Transience de Arthur C. Clarke.

En № 2021:5 ni prezentis fragmenton el Transience de Arthur C. Clarke. Unuflanke, la defio estis pli facila ol kutime, kun tradicia lingvaĵo sen strangaj blasfemoj aŭ modaj idiomaĵoj. Aliflanke, Clarke elvokas nuancajn sentojn per sia majstra uzo de la angla, do malantaŭ la ŝajne facila supraĵo atendis pluraj kaptiloj …

Partoprenis ĉi-foje nur kvar tradukantoj, sed ili ĉiuj prezentis tre imponajn proponojn; evidentiĝas, ke ili zorge meditis pri sia laboro. Gratulon kaj dankon al BA, BS, DH, kaj MH.

Rimarkindaj vortoj kaj frazoj

the beach — Du tradukintoj elektis plaĝo, la aliaj du strando. En kutima uzo la du vortoj estas efektive sinonimoj, sed laŭdifine ili subtile diferencas. Strando havas la pli vastan sencon; ĝi nomas sabloriĉan akvobordon taŭgan por sun- aŭ akvo-banado. Plaĝo estas pli specifa; ĝi nomas strandospecon intence aranĝitan por feriantoj. Do ĉiu plaĝo estas strando, sed ne ĉiu strando estas plaĝo. Kaj supozeble neniu en pratempa sovaĝejo aranĝas strandojn por feriantoj.

misty hills — Tri el la tradukintoj redonis montetojn nebulajn, kaj unu nebuletajn. Interese, en siaj elangligoj de Tolkien1, William Auld kutime preferis nebuleca. Eble li opiniis la vorton nebula ne sufiĉe klarsenca. Laŭ PMEG2, -ec kun a-finaĵo signifas “simila, samaspekta kiel”, do eble la ĝusta elekto dependas de tio, kial oni nomas aferon misty: ĉu pro tio, ke ĝin ofte akompanas nebulo (do nebula), aŭ ĉu pro tio, ke ĝi aspektas neklara kiel nebulo (do nebuleca)?

here and there — Oni proponis kelkloke kaj tie kaj tie. Aliaj ebloj: jen kaj jen; dise; ie-tie.

the tide left long streamers of weed trailed across the beach — Ĉiu propono montris interesajn ideojn. BA lerte redonis la simplan forlasis longajn striojn de algo sur la strando. DH faris preskaŭ tutsame, sed kun striojn de algo drapiritajn, kiu bone elvokas la originalan bildon. Kaj BS proponis la verbon postlasis, kiu ŝajne kaptas la ideon de trailed iom pli klare ol forlasis.

Tiu weed ĉi tie ne estas herbaĉotrudherbo (kiu ĝi ja estus en kunteksto de ĝardeno aŭ gazono), sed speco de (mar)algo. Ĉu algo estas tamen tro vastsignifa? Clarke povintus uzi la samsignifan anglan vorton algae, sed li ne faris – eble ĉar ĝi bildigas ne nepre longajn ruband-formajn vegetaĵojn, sed ankaŭ estaĵojn pli ŝlimajn kaj senformajn. (Cetere, iuj algoj, ekz. blualgoj, estas eĉ ne vegetaĵoj, sed bakterioj).

Ekzistas en Esperanto laminario, kiu nomas brunalgon kun karakterize longaj platoj (kelp, angle). Ĉu tro faka vorto?

ever and again — Oni proponis: de tempo al tempo; foje; kaj tempaltempe.

large, angry drops would beat tiny craters in the sand — Denove oni elpensis interesajn metaforojn. Por BS, gutoj stampis etajn kraterojn en la sablon; por DH, la gutoj ne stampis, sed boris. Kaj BA redonis la koncizan frazon pluveroj bate markis la sablon.

Kelkaj priskribis la pluverojn tre fidele, elektante la adjektivon koleraj. Sed ĉu ili tradukis tro fidele? Mi ne scias. Kiel anglalingvano, mi foje hezitas tro laŭvorte peri metaforojn el mia gepatra lingvo pro risko, ke la rezultoj ŝajnas memkompreneblaj nur pro lingva interfero. Ĉu en la literaturo de Esperanto ekzistas kutimo priskribi senvivajn aferojn per kolera? (Ne temas pri retorika demando; se vi konas – aŭ trovos – ekzemplojn, bv. sciigi min.) Eble sentante tiun saman heziton, DH anstataŭe elektis fortaj.

Kontraste, la vorto furioza estas jam kutime uzata en tiu maniero: laŭ PIV, furioza objekto “efikas kun senbrida perforto” – do ekzemple furioza ventoŝtormo.

it was hot and sultryvarmege kaj malseke; varme kaj humide; kaj sufoke varme.

the war between sun and rain was neverending — Ĉiuj prave priskribis la batalon per senĉesa, sed leviĝas stila demando: en la antaŭa frazo jam aperas ceased – kiun ĉiuj jam redonis per la radiko ĉes-. Anglalingvaj verkistoj multe penas eviti tian ripetiĝon, eĉ se temas pri nur similsonaj vortoj. Ĉu oni faras (kaj faru) same en Esperanto? Ŝajne ne – aŭ almenaŭ ne same diligente. Cetere, nia relative konciza radikaro ofte devigas nin reuzi la samajn radikojn. En tiu ĉi okazo, tamen, ni havas bonajn alternativojn, interalie eterna kaj senfina.

trees grew everywhere, softening the contours of the land — du tradukintoj redonis la esprimon pli-malpli laŭvorte: moligante la konturojn; igante la konturojn ŝajni pli molaj. La aliaj du redonis la saman ideon alivorte: glatigante la terkurbojn; mildigante la formon de la tero.

bare, uncovered rock — Por krei retorikan efikon en la angla, oni foje listigas redundajn sinonimojn – “free, gratis and for nothing” kaj simile. La samspecan emfazon mi foje rimarkas en Esperanto, sed ne same ofte, ŝajne. Du el niaj tradukintoj redonis neredundajn priskribojn: nekovrita roko kaj nudaj rokoj. La aliaj du imitis la originalan stilon per kalva, malkovrita kaj nekovrita, elstaranta.

the sky line fell sharply away — Tri provis kapti la metaforon per la horizonto forfalis; la rando de la ĉielo subite malsupreniĝis; kaj la horizonto forte deklivis. Unu elektis revortumi pli simple kaj koncize, sed iom malpli suke: kreiĝis klifo. Kion vi opinias pri la horizonto abrupte fordeklivis?

drooping down to the sea like a broken wing — Preskaŭ ĉiuj redonis la komparon kiel rompita flugilo. Okazis tamen malkonsento pri drooping down: malleviĝante maren; velkante maren; kaj direktiĝante sin ĝismaren. En la angla, to droop povas signifi “to hang (downward)”, do kion vi opinias pri pendante?

moving with the cautious alertness of a wild animal — Denove Clarke utiligas parte redundajn sinonimojn por krei emfazon. BA, strebante kiel kutime al eleganta klareco, redonis irante atente kiel sovaĝa besto. Simile faris MH: movante kiel atentega sovaĝa besto. La aliaj restis pli proksimaj al la Clarke-a stilo: moviĝante kun la zorgema atento de sovaĝa besto (BS) kaj moviĝante singarde kaj atente kiel sovaĝa besto (DH).

stunted trees — La tradukintoj redonis arbojn malgrandajn, nanajn, kaj nanigitajn.

[his brutish face] might have almost passed in human societypreskaŭ akceptiĝus en homa socio; preskaŭ povus aspekti homa inter homoj; preskaŭ povus taŭgi homsocie; estis best-simila sed apenaŭ rimarkeble.

the eyes would have betrayed him — Tri tradukintoj elektis la verbon malkaŝus; unu revortumis la saman ideon per liaj okuloj klare estis nehomaj. Ambaŭ aliroj bone funkcias laŭ mi, sed ekzistas alia, eĉ pli rekta eblo: la pli laŭvorta perfidi. Laŭ PIV, perfidi signifas “malkaŝi, konatigi ion, kio devis resti sekreta”.

La “sinteza” traduko

Jen provo krei sintezan tekston uzante la proponojn de niaj tradukintoj kun kelkaj aldonoj.

La arbaro, kiu preskaŭ atingis la strandon, iris supren en la malproksimon laŭ la flankoj de malaltaj, nebulecaj montetoj. Subpiede la sablo estis malfajna kaj miksita kun miriadoj da rompitaj konkoj. Ie-tie laŭ la strando kuŝis longaj laminarioj, postlasitaj de la retiriĝinta tajdo. La malofte ĉesanta pluvo estis pormomente enlanda, sed, de tempo al tempo, grandaj, furiozaj pluveroj faris krateretojn en la sablon.

Estis sufoke varme, ĉar la milito inter suno kaj pluvo estis senfina. Arboj kreskis ĉie, mildigante la konturojn de la tero, tiel ke la montetoj glate kunfandiĝis. En nur unu loko videblis kalva, malkovrita roko, kie antaŭlonge iu faŭlto malfortigis la fundamentojn de la montetoj; tie la horizonto abrupte fordeklivis tra mejlo aŭ pli, pendante ĝismaren kvazaŭ rompita flugilo.

Moviĝante kun la singarda atento de sovaĝa besto, la infano venis el la arbaro tra la malaltaj trunkoj ĉe ĝia rando. Lia vizaĝo, kvankam bruta, ŝajnus preskaŭ normala en socio homa – tamen la okuloj perfidus lin.

Por tiuj, kiuj volas kompari la tradukojn kaj vidi ĉiujn detalojn, jen paralela prezento de la proponoj.


La nova defio

Novaj defioj ne venos ĝis aŭtuno (pardonon!) sed venontnumere aperos rezultoj de la defio en № 2021:6.

Piednotoj