Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

Corncob Bob’s last ride

Lasta ĝisdatigo: 2022-02-16

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
La detektiva novelaro Ĉu rakonti novele? (1986) de Johán Valano (Claude Piron).

En ĉi tiu numero ni revizitas la tekston el № 2021:4, fragmenton el la krimnovelo Kiu pafis al Pipulo? de Johán Valano (kaŝnomo de Claude Piron). Denove partoprenis impone granda teamo de cerbumemuloj (BA, BS, CL, DH, HB, KC, MH, kaj SE), kies zorgaj meditoj donis buntan rikolton. Koran dankon kaj gratulon al ĉiuj.

Kiel kutime, oni devis barakti kontraŭ la problemo de “nenatureco” en la angla. Kvankam la prozo de Piron estas ĝenerale simpla kaj klara, la angla ne trankvile akceptas ĝin en rekta traduko.

Ekzemple, lia stilo kunmeti plurajn subfrazojn konvenas al Esperanto, aparte pro ties koncizaj participoj (ekz. pafite, alkurintaj) – sed ne tiom al la angla, kiu postulas pli pezajn esprimojn (having been shot, having rushed to the scene). Do oni foje devas knedi la frazstrukturon por atingi ion nature fluan.

Mi denove kuraĝigas al ĉiuj legantoj: partoprenu, eĉ se vi ne estas sperta esperantisto! Memoru, ke ne ekzistas unu “ĝusta” solvo, kaj ni ne konkuras; la defioj estu ekzercoj por kune streĉi nian lingvoscion kaj esplori nian esprimkapablon. Unu partopreninto lastatempe skribis, ke li kaptas la okazon elpensi esprimojn neordinarajn kaj avangardajn. Bela ideo! Tiel ni havas pli diversajn proponojn por pesi kaj aprezi kune.

Interesaj vortoj kaj parolturnoj

  • Pipulo — Eĉ la nomo de la ĉefrolulo montriĝis defia. Supozeble la maljuna kamparano akiris sian alnomon ĉar li emis fumi pipon. Efektive, Piron menciis la nomon en posta eseo, por demonstri la utilecon de niaj morfemoj por verkistoj:

    Tiu ul-morfemo havigas al rakontanto dankindajn servojn multigante la eblojn variigi la manierojn paroli pri rolulo: pipulo, “la viro, kiu konstante havas pipon ĉelipe”1

    Sed kiel redoni ĝin en la angla? Kelkaj el niaj tradukintoj simple retenis Pipulo. En ordo, sed neesperantista leganto bedaŭrinde ne komprenos la signifon. Unu tradukinto elektis Pip, kiu ja estas konata karesnomo en la angla – sed denove, la signifo perdiĝas.

    Aliaj brave serĉis ion samsignifan: Mr. Pipe, The Pipe Guy, kaj Piper. Pri tiu lasta, la proponinto amuze priskribis siajn pensojn jene:

    I wasn’t sure if I should go for the literal translation, but since Pipulo equates to pipe-person and it’s just a short step from there to an actual English surname, I figured, why not. Actually one reason why not could be that Piper might be a name you’d associate more with a 15-year-old schoolgirl than a grumpy old farmer, but I went with it anyway. Maybe that’s why he was so surly. Kind of like “A Boy Named Sue.”

    Cetere, por iuj legantoj, Piper eble sugestus muzikiston – kiel tiun en la germana legendo, kiu forkondukis ratojn …

    La plej genia kaj kamparece konvena propono, laŭ mi, estis Corncob Bob de nia tradukinto BS – de kiu mi senhonte ŝtelis la titolon de tiu ĉi artikolo, cetere!

  • Tumulto skuis la tutan vilaĝon, ordinare plej pacan. — Ekzistas tiom da eblecoj en la angla por tumulto, ĉiu kun siaj propraj aludoj kaj kromsencoj: tumult, disturbance, stir, turmoil, bustle, riot, excitement … kaj multaj pli. El niaj ok tradukintoj, tri elektis commotion, kaj la aliaj confusion, uproar, unrest, ruckus, kaj abuzz. Ĉiuj proponoj ŝajnas en ordo.

    Eble la pli defia afero en tiu frazo estas la vortordo, kiu ne kuŝas tiom glate en la angla. Oni rearanĝis ĝin diversmaniere. Ekzemple, DH movis la predikaton al la fino: The whole village, normally very peaceful, was shaken by the commotion. Mia propra emo (kiu, kiel ĉiam, estu neniel aŭtoritata) estas simpligi pli, eĉ se la rezulto ne estas precize samsignifa, ekzemple: The ordinarily tranquil village erupted in turmoil.

  • Demandoj sagis ĉiudirekte — Ĉiuj provis redoni la metaforon fidele malgraŭ tio, ke la angla ne povas esprimi ĝin same koncize: flew from every direction; came from all sides; shot out like arrows; fired every which way.

  • Apud la arbarlimo — Kelkaj proponis treeline, sed ŝajne tiu termino nomas nur unuspecan limon – tian, post kiu arboj ne kreskas pro malvarmo, ekzemple ĉe la supra parto de monto. Eble pli bone: edge of the forest/woods.

  • La traktoro ja renversiĝis — La vorteto ja donas emfazon. Ĝi implicas, ke la renversiĝo okazis malgraŭ tio, ke efektive io alia mortigis Pipulon. Kelkaj tradukintoj simple preterlasis la emfazon; aliaj, kiel SE, redonis ĝin per simila emfaza esprimo: The tractor had, in fact, flipped over. Eblas uzi ankaŭ kursivon por emfazi. Tiu kutimo estas iom fremda al Esperanto, ŝajne, sed tre kutima en la angla: “The tractor had turned over” (DH).

  • La vilaĝo estis konsternita — Denove, proponoj estis preskaŭ tiom multaj kiom la proponintoj mem: in shock; on edge; distraught; in a lather; troubled; alarmed. Kaj jen kelkaj ebloj pli: dismayed; astounded; taken aback; stood aghast

  • … la lokanoj emis riproĉi al li troan konservemon — Laŭ PIV, konservema signifas “kontraŭa al ŝanĝoj”, do kelkaj prave redonis criticize his excessive conservatism, kaj simile.

    Ĉu conservative havas pli fortan politikan sencon en la angla ol en Esperanto, tiel ke leganto povus miskompreni? Tiun demandon levis CL, kiu proponis anstataŭe la amuzan chide him for being such a stick-in-the-mud. Simile, BS proponis disdain him as too old-fashioned.

  • “Silenta etoso,” li diris al la kelnerino. — Aparte en interparolo, la angla postulas zorgan atenton al natureco. Sonus vere bizare, ekzemple, redoni la diraĵon laŭvorte: “A silent atmosphere.” (Nu, krom se la detektivo estus Mr. Data de Star Trek.) Do tradukanto sentu sin iom libera, ĉu ne? Aliflanke, tro da libereco en tradukado de interparolo povas konduki al kliŝoj.

    Inter la plej kreemaj proponoj estis Quiet vibe in here (natura, jes, sed ĉu vibe eble sonas iom tro moderna?) kaj Pretty quiet place you got here, kiu ŝajnas tute natura en detektiva novelo … sed ĉu eble tro natura?

La “sinteza” traduko

Jen provo krei sintezan tekston uzante la proponojn de niaj tradukintoj kaj kelkajn proprajn aldonojn. Plejparte mi emis al pli fluaj esprimoj en la angla, eĉ se tiuj iom devojiĝis de la originalo. Ĉu plaĉe? Laŭ mi, la rezulto sonas plejparte natura … sed ankoraŭ restas forigindaj spuroj de la fontlingvo.

Por tiuj, kiuj volas vidi ĉiujn proponojn por kompari ilin detale, jen paralela prezento de la proponoj.

“Come quick! Corncob Bob had an accident!”

“What?” “Where? “Corncob Bob?” “What happened?” The ordinarily tranquil village erupted in turmoil. Questions flew from every direction, but the girl had been pedaling so furiously that she no longer had breath to answer.

“At Kravina’s,” she finally gasped—and after two deep breaths, added: “Near the edge of the woods. The tractor rolled over on him!”

By the time they arrived, Bob was beyond saving; he had been lying dead for several hours already. But to the police, who rushed to the scene immediately afterward, it soon became clear that the old farmer hadn’t been killed by the tractor. It had flipped over on him, but only because he couldn’t steer it anymore. After being shot in the head and chest, how could he?

The village was stunned, even though no one cared all that much for Corncob Bob. Unmarried, childless, and always grumbling, he hadn’t especially endeared himself to the locals. They preferred to chide him for being such a stick-in-the-mud. But the fact that a fellow villager, even an unpopular one, had been shot to death—that was hard to swallow.

*   *   *

A hush fell over the local pub when the detective came through the door. Keenly aware that all eyes were upon him, he went up to the bar and ordered a beer.

“Quiet place you got here,” he said to the waitress.

“Tense,” she replied bluntly. “You probably haven’t heard because you’re just passing through, but there was a fatal accident here yesterday.”

“Yes, I heard,” he said. “I came to investigate.”

“If you came to investigate, then you won’t have far to look,” yelled a brawny young man from a nearby table, his chin jutting out combatively.


La nova defio

La jena estas koncizigita fragmento el la vojaĝromano Modernaj Robinzonoj (1923) de Teodoro Schwartz, bazita je liaj propraj spertoj kiel hungara militkaptito en la unua mondmilito. Kune kun pluraj el siaj samsortanoj, li eskapis el militkaptitejo en la siberia praarbaro.

Dolfi kaj Sepi estis militkaptitoj kiuj varbiĝis al la ruĝa armeo. Post la renversiĝo de la ruĝa reĝimo, ili rifuĝis en la praarbaron. Oni ĉasis ilin, kvazaŭ la rabiajn hundojn, kaj ili kune suferis dum tiuj teruraj tagoj kaj longaj monatoj. Tiuj suferoj forĝis fortikan amikecon inter ili.

— Do, rakontu, kio estis la plej terura el viaj travivaĵoj? — mi demandis foje scivole, kiam ni interparolis pri la danĝeroj kaj teruraĵoj de la tajgo.

— Kiam ni manĝis kamaradon Hans.

Dolfi ekpuŝis la flankon de Sepi.

— Ĉu vi ne hontas rakonti tiajn aferojn? — murmuris mallaŭte Dolfi, sed Sepi tamen trankvile daŭrigis la rakonton.

— Tiutempe ni vivis dek kune. En la komenco la anoj de nia grupo estis 30, sed la bonapetita morto digestis ilin. La malsato turmente tordis niajn intestojn, ni nenion havis por manĝi. La lastajn restaĵojn de ĉevalo ni jam estis manĝintaj kaj ĝiajn hufojn kaj felon ni maĉadis malespere. Hans pro la sufero de la malsato freneziĝis. En malsanulejon ni ne povis sendi lin, ĉar tie ne ekzistas malsanulejo. Kion ni estus povintaj fari por la malfeliĉa kamarado? Ankaŭ ni estis malsataj kaj … nu, ni manĝis lin. Dum la manĝo ni parolis multe pri lia kaj nia malbenita sorto. Poste ni manĝis ankaŭ iun alian, sed tiu meritis tion, lin ni punis pro lia kulpo. Li ŝtelis el nia provizo nutraĵon … sed lia viando estis pli bongusta … Ĉu ne, Sepi?

Mi kuraĝis rakonti ĉi tiun teruran epizodon nur pro tio, ke ni ĵetu iom da lumo al la abismo, en kiun la milito puŝis la “homojn”.

Piednotoj

  1. Piron, Claude. Esperanto el la vidpunkto de verkisto, 2-a eldono, Vieno:Pro Esperanto, 1992. Vidu ankaŭ la retan version

La redakcio (trovu ĝian adreson en la kolofono) akceptos vian proponon ĝis la 10-a de Aprilo. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ ne volas. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu tekston, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!