Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

’S up? La junula lingvo de Usono kaj Britujo

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-25

La jena artikolo aperis antaŭ 25 jaroj en la unua numero el 1996 de Ktp!, la tiama gazeto de USEJ.

[figure]

Kiel en ĉiuj landoj, la junuloj de Britujo kaj Usono havas apartan, unikan lingvon de si mem, influitan de muziko, filmoj, televidaj programoj kaj aliaj fontoj. En aparte granda lando kiel Usono, vorto uzata en la orienta flanko de la lando estas preskaŭ nekomprenebla en la alia!

Jen kelkaj ekzemploj el Usono

  • ’s up? — Mallongigo de What’s up (kiu jam enhavas mallongigon), kiu signifas ‘kiel vi fartas?’

  • cool — Uzata jam delonge, ĝi priskribas ion aparte laŭmodan.

  • dude — Ankaŭ uzata jam delonge, sed ne tiom nun, ĝi similas al ‘ulo’.

  • phat — Vorto por priskribi ion tre bonegan aŭ laŭmodan.

  • sweet — Interjekcio, kion oni uzas, eksciante pri feliĉaj novaĵoj.

  • tool — Uzata en kelkaj universitatoj por nomi iun stulta aŭ neinteligenta.

  • PC — (mallongigo de politically correct, ‘politike gusta’) Esti politike ĝusta estas aparte grava koncepto nuntempe, ĉar oni ne rajtas iel ofendi al personoj; do oni devas ĉiam singardi kontraŭ seksismaj, diskriminaciaj, rasismaj, kaj aliaj tiaj vortoj.

    Ekzemple, vorto por nova studento ĉe la unua jaro de la universitato estis freshman (laŭvorte ‘freŝa viro’). Sed, ĉar tiu vorto estas seksisma (ĝi enhavas man, ‘viro’), la esprimo nun uzata estas ‘unuajara studento’.

    Pli facila ekzemplo estas la nuna uzo de African-Americans (‘afrikanoj-usonanoj’) anstataŭ blacks (‘nigruloj’).

    Sed kelkaj ja pensas plurajn el la novaj vortoj ridindaj. Ekzemple, oni konsilas uzi nun la vortojn vertically challenged (‘vertikale handikapita’) anstataŭ diri short ‘malalta’.

Kaj jen kelkaj ekzemploj el Britujo:

  • top — Uzata adjektive por nomi ion tre bone farita; ekzemple, eblas diri top answer, kiam iu taŭge rebatas sarkasman komenton.

  • jammy — (‘konfitureca’!). Bonŝanca.

  • dosh — Slanga vorto por mono.

  • sprog — Uzata substantive kun la signifo ‘bebo’ aŭ ‘infaneto’, kaj ankaŭ adverbe kun la senco ‘naski’.

  • knackered — (‘buĉita’). Ofta sinpriskribo de treege laca persono.

  • knock up — Inter la signifoj de ĉi tiu esprimo troviĝas ‘ellitigi je neatendita horo’: se iu telefonas al vi de Aŭstralio, forgesante, ke estas la tria matene ĉe vi, vi rajtas plendi, ke tiu knocked you up.

  • chuffed — Tre kontenta pri ia sukceso, ofte uzata en la esprimo well chuffed. (Well, ‘bone’, aperas kiel emfazilo en multaj britaj slangaĵoj, ekzemple la jam eksmodiĝanta well wicked, kiu fakte signifas ‘ege bone’!)

  • sad — (malĝoja). En konversacio tiu vorto ricevas la utilan kromsignifon ‘senutilaĉa’ (ekzemple pli profesio).

  • naff — Adjektivo similsenca kun sad, sed povas uziĝi ankaŭ verbe plus off por forigi iun: Naff off!