Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

La rilato inter Esperanto kaj la ĉina lingvo

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-18
[figure]
Ĉe antaŭlernejo en Ŝanhajo. La teksto signifas: “Ni ĉiuj parolu la mandarenan, kaj normigu parolon kaj signojn!” (© Wikimedia/Vmenkov CC-BY-SA)

Plej multaj skribaj lingvoj havas alfabeton, kiu estas uzata por helpi indiki la prononcon de vortoj. La ĉina estas malsimila, ĉar ĝi ne havas alfabeton. Malsamajn vortojn reprezentas malsamaj signoj. Oni devas scii almenaŭ 2 000 signojn por legi simplan artikolon en ĵurnalo. Entute, la ĉina havas pli ol 50 000 signojn.

Unu problemo estas, ke la signoj ne plene indikas prononcon. Por lerni alfabetan lingvon oni teorie bezonas enmemorigi prononcon de nur 20–30 literoj. En la ĉina, tamen, oni devas parkerigi milojn da signoj por povi legi, kaj tiu laboro postulas grandegan tempon. Pro tio, iuj opiniis signojn arkaikaj kaj maloportunaj, kaj venis vokoj pri reformo.

En 1955, la ĉina registaro petis al Zhou Youguang helpi fari la ĉinan pli facile lernebla. Tiutempe nur 15% de ĉinoj scipovis legi. Zhou estis esperantisto kiu antaŭe vivis kaj laboris eksterlande, kaj tio donis al li unikan perspektivon pri lingvaj problemoj. Dum tri jaroj, li kaj lia teamo laboris pri nova alfabeto kun latinaj literoj por la ĉina lingvo. La celo estis ne anstataŭigi ĉinajn signojn, sed helpi lernantojn lerni kiel prononci ilin. Hodiaŭ, tiu alfabeto nomiĝas pinjino, kaj Zhou estas konata kiel la “patro de pinjino.” Dankon parte al la disvolviĝo de pinjino, preskaŭ ĉiuj ĉinoj nun povas legi. Iuj nomis la edukan sukceson de Ĉinujo la “plej granda eduka klopodo en la homa historio.”

Ĉar la patro de pinjino estis esperantisto, li sciis la principon “unu litero - unu sono”, kiun Zamenhof formulis. Tial, pinjino estas tre klara kaj konsekvenca. Kvankam pinjino uzas digrafojn (kiel ch, zh, kaj sh) ĉar ili estas facile tajpeblaj, Esperanto inspiris la kreadon de alternativaj literoj kun cirkumflekso (ĉ, , kaj ŝ), kiuj estas ankaŭ uzeblaj. En 1979, Zhou proponis ke la Internacia Organizo por Normigado (ISO) adoptu pinjinon kiel la norman alfabeton por la ĉina. La ISO adoptis lian proponon en 1982, kaj la Unuiĝintaj Nacioj adoptis la pinjinon kiel la normon en 1986.

[figure]
Zhou en la 1920-aj jaroj

Krom faciligi la lernadon de la ĉina lingvo, pinjino helpis Ĉinujon eniri la ciferecan epokon. Ĉinaj parolantoj uzas pinjinon por tajpi ĉe siaj komputiloj kaj poŝtelefonoj. Programaro ŝanĝas la tajpitan pinjinon en ĉinajn signojn. Danke al pinjino, ĉinaj parolantoj povas uzi klavarojn kun latinaj literoj, kiuj estas tre oportunaj.

En sia pli posta vivo, Zhou helpis traduki la enciklopedion Britannica en la ĉinan. Li ankaŭ publikigis plurajn librojn kaj sciencajn artikolojn pri lingviko. Li mortis la 14-an de Januaro 2017, kiam li havis 111 jarojn.

Esperanto ankoraŭ ne estas tiel vaste parolata kiel Zamenhof esperis, sed estas ironie, ke la plej parolata lingvo sur la Tero povas danki esperantiston por helpi faciligi ĝian kreskon. Baldaŭ Duolingo finos Esperanto-kurson por parolantoj de la ĉina. Esperanto helpis kreskigi la modernan ĉinan, kaj ebla enfluo de ĉinaj parolantoj helpos kreskigi Esperanton.

Vidu ankaŭ la duan parton de tiu ĉi artikolo.