Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

Renoj

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-25
[figure]

Tim Westover sendis al ni foton de mistera sako, kiu lastatempe aperis en lia domo. Li diris: “Mi tute ne scias, kiamaniere mi akiris tiun ĉi saketon dum la kristnaskfesto, sed mi almenaŭ scias, kion ĝi enhavu.”

[figure]

Post plia esplorado li tamen solvis la misteron kaj sendis la duan foton. “Post reta enketo kaj demandado al mia edzino, temas pri tiaj sport-ekzerco-bandoj. Mi dubas, ĉu tia pugo estas realigebla (aŭ eĉ realiginda) per tiuj bandoj. Prefere oni uzu por renoj, aŭ almenaŭ renofaboj.”