Usona Esperantisto № 2022:3 (maj–jun)

Esperanto kaj la ĉina (2-a parto)

Lasta ĝisdatigo: 2022-07-25

Por la unua parto, vidu UE № 2021:6.

[figure]
La kroata kaj la serba: ĉu lingvoj, aŭ dialektoj?

La diferenco inter lingvo kaj dialekto estas malklara. Lingvistoj kaj politiksciencistoj ofte malkonsentas pri tiu diferenco.

Multaj lingvistoj opinias, ke se du parolaj formoj estas reciproke kompreneblaj, ili estas du dialektoj de unu lingvo. Se ili ne sufiĉe similas por interkompreniĝo, ili estas efektive apartaj lingvoj.

Laŭ tiu difino, la moldava kaj la rumana estas du dialektoj de la sama lingvo. Same pri la indonezia kaj la malajzia. Krome, estas multaj pliaj ekzemploj el la tuta mondo.

Tamen, la ĉina parolata en kaj ĉirkaŭ Pekino ne estas komprenebla al parolantoj de la kantona kaj ŝanhaja regionoj. Do, laŭ la difino de multaj lingvistoj, “la ĉina” ne estas unu lingvo kun pluraj dialektoj; tiuj dialektoj estas efektive malsamaj lingvoj.

Por politiksciencistoj, la diferenco inter dialekto kaj lingvo ne rilatas al reciproka komprenebleco, sed al la potenco de registaroj. Ekzemple, ili rigardas la serban kaj la kroatan kiel apartaj lingvoj ĉar tiel rigardas ilin la registaroj de Serbujo kaj Kroatujo (malgraŭ tio, ke parolantoj de la du lingvoj komprenas unu la alian).

Max Weinreich, klerulo pri la jida, popularigis la ideon, ke “lingvo estas dialekto kun armeo kaj mararmeo”. Oni povus simile argumenti, ke per tiu milita potenco oni povus deklari iujn lingvojn nur “dialektoj” de aliaj. Ekzemple, kvankam ĝi estas hejmo al multaj malsamaj formoj de parolado kiuj ne estas reciproke kompreneblaj, Ĉinujo asertas ke la kantona, la ŝanhaja, kaj aliaj estas ne lingvoj, sed “dialektoj” de la ĉina parolata en kaj ĉirkaŭ Pekino.

En lastatempa artikolo mi priskribis kiel pinjino funkcias kiel oficiala gvidilo pri la elparolo de normigita formo de la moderna ĉina, kaj ke, interese, la kreinto de pinjino estis esperantisto. Fine mi menciis, ke Duolingo baldaŭ prezentos Esperanto-kurson por ĉinparolantoj. Malfeliĉe, nun ŝajnas, ke la kurso nuliĝis.

Tio estas bedaŭrinde, ĉar kiel mi diris en la antaŭa artikolo, Esperanto ne estas komplete fremda afero por parolantoj de la ĉina. Multaj ĉinaj intelektuloj fervore aliĝis al la Esperanta movado en ĝiaj fruaj jaroj. Kelkaj revoluciuloj eĉ argumentis, ke la ĉinaj “dialektoj” – aŭ “lingvoj”, depende de la difino – estu forlasitaj, kaj ke Esperanto estu adoptita kiel la sola oficiala lingvo! En 1939, Mao Zedong mem esprimis subtenon al la studo de Esperanto.

Kiel ni scias, Esperanto ne estis adoptita. Anstataŭe, pinjino kreiĝis en provo unuigi (aŭ anstataŭigi) la diversajn dialektojn/lingvojn kaj samtempe fari la ĉinan pli facile lernebla. Tio ne signifas, ke intereso pri Esperanto malaperis en Ĉinujo. Ekde 1964, Ĉina Radio Internacia (ŝtata elsendanto) daŭre elsendas programojn en Esperanto. En 1986 kaj denove en 2004 Ĉinujo gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto.

La rilato de la ĉina popolo al Esperanto havas longan, interesan historion. Tial, espereble Duolingo konsideros finfari la Esperanto-kurson por parolantoj de la ĉina. Pro la vasteco de la ĉina loĝantaro, tia kurso povus havi multe pli da lernantoj ol la aliaj Esperantaj kursoj en Duolingo.